Malfermi la ĉefan menuon

Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

(Alidirektita el Karl Alexander)

Karlo AleksandroKarl (Carl) Alexander August Johann (naskiĝis la 24-an de junio 1818 en Vajmaro; mortis la 5-an de januaro 1901 samloke) estis la reganto de Saksio-Vajmaro-Eisenach ekde 1853 ĝis sia morto.

Karlo Aleksandro de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach
Karl-Alexander-Sachsen-Weimar-Eisenach.jpg
Regado 18531901
Antaŭulo Karlo Frederiko, lia patro
Sekvanto Vilhelmo Ernesto, lia nepo
Royal Monogram of Grand Duke Charles Alexander of Saxe-Weimar-Eisenach.svg
Persona informo
Devena nomo Karl (Carl) Alexander August Johann
Naskiĝo 24-an de junio 1818 (1818-06-24)
en Vajmaro
Morto 5-an de januaro 1901 (1901-01-05) (82-jara)
en Vajmaro
Tombo Vajmaro [#]
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Dinastio Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patro Karlo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach [#]
Patrino Maria Pavlovna Romanova [#]
Gefratoj Augusta von Sachsen-Weimar-Eisenach • Princess Marie of Saxe-Weimar-Eisenach [#]
Edz(in)o Princess Sophie of the Netherlands [#]
Idoj Charles Augustus, Hereditary Grand Duke of Saxe-Weimar-Eisenach • Princess Marie Alexandrine of Saxe-Weimar-Eisenach • Princess Elisabeth Sybille of Saxe-Weimar-Eisenach • Anne Prinzessin von Sachsen-Weimar-Eisenach [#]
Profesio
Okupo verkisto [#]
Grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach Blason Grand-Duché de Saxe-Weimar-Eisenach.svg
Regado 18531901
Antaŭulo Karlo Frederiko, lia patro
Sekvanto Vilhelmo Ernesto, lia nepo
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Großherzog Carl Alexander von Sachsen-Weimar-Eisenach.

BiografioRedakti

Li estis la dua sed pli aĝa postvivanta filo de Karlo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj de la Granddukino Maria Pavlovna Romanova de Rusio. Lia patrino dungis kiel tutoro por Karl la svisan fakulon Frédéric Soret kiu iĝis proksima konatulo de Johann Wolfgang von Goethe.

Kiam li estis la Hereda Grandduko, Karl Alexander establis fortan amikecon kun Fanny Lewald kaj Hans Christian Andersen, sed tiu proksima rilato haltis en 1849 pro la milito kontraŭ Danio pro la duklandoj de Ŝlesvigo-Holstinio (nome Unua German-Dana Milito). La 8-an de julio 1853 lia patro mortis, kaj Karl Alexander iĝis Granda Duko; sed li prokrastis sian konstitucian enoficiĝon ĝis la naskiĝtago de Goethe, la 28-an de aŭgusto 1853.

La dana aŭtoro kaj poeto Hans Christian Andersen estis registrite enamiĝinta de Karl Alexander,[1] kaj verkis "Mi multe amas la junan dukon, li estas la unua el ĉiuj princoj kiun mi trovas reale alloga".[2]

ReferencojRedakti