Katalin Botos [botoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Botos Katalin estas hungara ekonomikisto, ministro, parlamentano, profesoro. Ŝia origina nomo ĝis 1971 estis Krebsz Katalin.

Katalin Botos
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1941 (1941-12-13) (82-jaraĝa)
en Oradea
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikisto • universitata instruisto
vdr
Katalin Botos (plej maldekstre)

Katalin Botos [1] Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de decembro 1941 en Hungario, en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio).

Biografio redakti

Katalin Botos frekventis Universitaton pri Marx Károly inter 1960 kaj 1964. Post la diplomo ŝi laboris en banko ĝis 1971, poste en ministerio pri financo. En 1970 ŝi doktoriĝis en la universitato, en 1973 ŝi kandidatiĝis (CSc), en 1987 ŝi doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio (DSc). En la malfruaj 1980-aj jaroj ŝi laboris en instituto. En 1989 ŝi aliĝis al ĵus fondita nekomunista partio. Ŝi estis parlamenta deputito en la jaroj 1990 kaj 1991, krome ankaŭ subministro pri financo. En la jaroj 1991 kaj 1992 ŝi estis senpostena ministro pri banko. En la sekvaj jaroj ŝi havis financajn postenojn, krome ŝi instruas en diversaj universitatoj, fine ŝi estis institutestro. En 1995 ŝi iĝis katedrestro en Scienca Universitato de Szeged, sed ŝi instruas ankaŭ en Katolika Universitato Pázmány Péter.

Ŝi estis pli frue gastoprofesoro en

Ŝi havas edzon, ŝi nakis dufoje. Ŝi ricevis 10 premiojn inter 1994 kaj 2012.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Pénzügyek a KGST-ben (1978)
  • Pénz - nemzetközi pénz (1983)
  • Universal banking system and special tinancial institutes (1999)
  • A Magyar Nemzeti Bank történtete (Historio de Hungara Nacia Banko), (2004)
  • Pénzügypolitika, gazdaságpolitika (2011)

Fontoj redakti