Katarzyna Łaniewska
Katarzyna Janina ŁANIEWSKA-Błaszczak (naskiĝis la 20-an de junio 1933 en Lodzo, mortis la 7-an de decembro 2020 en Lodzo) estis pola filma kaj teatra aktorino, aktivulino de kontraŭkomunista opozicio en Pola Popola Respubliko.
Katarzyna Łaniewska | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-an de junio 1933 en Łódź | ||||
Morto | 7-an de decembro 2020 (87-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Teatra Akademio Aleksander Zelwerowicz en Varsovio vd | ||||
Partio | Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ignacy Gogolewski vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1953–2020 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo redakti
Ambaŭ gepatroj devenis de Lodzo. La patro estis kooperativa aktivisto, soldato de Józef Piłsudski, murdita kiel "danĝera elemento" de germanoj en Aŭŝvico, kien trafis post denunco fare de belorusdevena kunlaboranto. Kune kun la patrino kaj gefratoj travivis ribelon de Varsovio, trapasis nazian koncentrejon en Pruszków. Kun la familio revenis al Varsovio jam la 17-an de januaro 1945.
Post la milito aliĝis al skoltismo. En 1955 ŝi finis PWST (Ŝtatan Superan Teatro-Lernejon) en Varsovio, samjare debutis. Ŝi estis prezidantino de la varsovia filio de ZASP (Asocio de Artistoj de Polaj Scenoj).
Politika agado redakti
Dum studoj ŝi apartenis al la socialisma junulara organizaĵo ZMP. Poste aliĝis al Pola Unuiĝinta Laborista Partio.
Fine de la 70-aj jaroj ligiĝis kun kontraŭkomunista opozicio. En 1980 kunkreis strukturojn de Solidareco en Teatro Ateneum. Ŝi partoprenis organizadon de patriotaj koncertoj kaj distribuadon de samizdataj publikaĵoj. En tiu ĉi periodo kunlaboris kun pastro Jerzy Popiełuszko.
Dum la parlamenta baloto en 2011 iĝis senpartia kandidatino al Senato kadre de Rajto kaj Justeco en mezurba-varsovia kvartalo, sed malgajnis kun kandidatino de Civitana Platformo.
Distingoj redakti
- 1966 – Ora Merit-Kruco
- 1967 – Insigno de 1000-jariĝo de la Pola Ŝtato
- 1970 – Insigno "Pro meritoj por Varsovio"
- 1970 – Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta
- 1999 – Meritita Kultur-Aganto pro samizdata eldonado dum la milita stato en Pollando
- 2006 – Ora Medalo Meritita por Kulturo Gloria Artis pro meritoj por la pola kulturo
En 2007 pro eminentaj meritoj en agado favore al demokratiaj ŝanĝiĝoj en Pollando, pro engaĝo en la batalon por libereco de la vorto kaj liberaj amaskomunikiloj, pro atingoj en entreprenata kun utilo por la lando profesia kaj socia laboro, estis distingita de prezidento Lech Kaczyński per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.
Prunto de la voĉo redakti
- 2003: 101 Dalmatians II: Patch's London Adventure - infanvartistino
- 1981-1990 Smurfoj - Hogata
- 1961: One Hundred and One Dalmatians - vartistino
- 1950: All About Eve - Ewa Harrington
En pluraj filmoj redakti
i.a. en
- 1992: La ringo kun aglo en krono - virino
Eksteraj ligiloj redakti
- Fotoj de Katarzyna Łaniewska en servopaĝo Fototeka de Filmoteka Narodowa