Kate LODER (1825-1904) estis angla komponistino kaj pianisto [1].

Kate Loder
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1825 (1825-08-21)
en Bath
Morto 30-an de aŭgusto 1904 (1904-08-30) (79-jaraĝa)
en Surrey
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Reĝa Akademio de Muziko
Familio
Frat(in)o George Loder
Edz(in)o Sir Henry Thompson, 1st Baronet
Infano Henry Francis Herbert Thompson
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi naskiĝis en Bath, sudokcidenta Anglio, en familio de granda nombro da konataj muzikistoj [2]. Frue ŝi elmontris sian talenton sur piano, kaj eniris en la Reĝan Akademion de Muziko en Londono kiam ŝi estis 13 jaraĝa. Tie ŝi studis pianon kaj komponadon. Baldaŭ, kaj du foje, ŝi akiris la “Reĝan stipendion”.

Ŝi sukcese prezentiĝis ĉe la Filharmonia Societo kaj en lokaj koncertoj kie ŝi ludis plurajn el siaj pecoj, estante rekonita kiel komponistino. Eble la publika debuto de Kate estis ŝia prezento de la Pianokonĉerto en Sol minora de Mendelssohn, en ĉeesto de la komponisto, ĉe la Hanover-square Rooms, kiam ŝi estis 17 jara [3].

Baldaŭ Kate Loder fariĝis unu el la plej brilaj junaj virtuozoj de Britio. La komponisto R. Graves raportas ke en la 1840-aj jaroj, la grava londona muzikĵurnalo “La Muzika Mondo” nomis Kate Loder unu el la tiamaj plej grandaj pianistoj "sen referenco al ŝia aĝo, sekso, aŭ lando." Kate Loder estis juna, virino, kaj brita, “en tempo kiam la spektantaro preferis muzikistojn pli maljunajn, virojn, kaj eksterlandajn (prefere germanajn)”.

Kate Loder fariĝis la unua virino, profesoro pri harmonio ĉe la Reĝa Akademio kiam ŝi estis nur 18 jaraĝa [4][5][6].

Ŝi estis proksimaj amikoj kun Joseph Joachim kaj Clara Schumann. Kiel Clara, ŝi ĝuis sukcesan karieron kiel koncertpianisto kaj komponistino, ĝis kiam ŝi edziĝis (1851). La antaŭjuĝoj en viktoria epoko, ne permesis al la edzino de la eminenta kirurgo Sir Henry Thompson ludi publike. Pro la insisto de sia edzo, ŝi prirezignis sian promesplenan karieron. Tamen, ŝi daŭre, sed private ludis, instruis, kaj komponis dum la resto de sia vivo. Krome la Thompson-Loder-domo iĝis kultura centro, kaj Kate fariĝis salona gastigantino, organizante multajn muzikajn eventojn en sia hejmo:

La germana "Rekviemo" de Johannes Brahms unue estis prezentita en Anglio (1871) private ĉe la hejmo de Kate Loder Thompson. Tiam ŝi ludis piandueton kun la konata pianisto Cipriani Potter [7][8].

Lady Macfarren memoris pri “la rafinita ĉarmo de la interpreto de Lady Thompson”. “Sinjoro Potter ludis la bason kaj Signorino Thompson la supran parton"… “sub la dirigentado de Julius Stockhausen, kiu trejnis la koruson kaj ankaŭ kantis la bariton-solon”.

Tiu ĉi kvarmana pianludo, aranĝita de Brahms, iĝis konata kiel la “Londona Versio” (Londoner Fassnung) de lia Rekviemo [9].

La verkoj de Kate Loder inkludas du publikigitajn kolektojn da virtuozaj studoj, same kiel kelkajn mallongajn verkojn por piano, kiuj situigas ŝin laŭ la influo de Chopin kaj Schubert.

La publikitaj pecoj dokumentas ŝian bonegan teknikan kapablon, kaj ankaŭ ŝian muzikecon. Kvankam kelkaj estas sufiĉe didaktikaj, Loder kiel Clementi, sukcesas fari ilin pli ol nur ekzercoj por la fingroj. Ekzemple la studo 9 de la libro 2 elvokas Mendelssohn. Aliflanke, la studo 5 de la libro 2 ŝajnas esti inspirita de Chopin. Tiu influo sonas eĉ pli forta en ŝiaj pli postaj pianverkoj, kiel ekzemple la “Feliĉa vojaĝo” en La maĵora (1868).

La muziko de Kate Loder, ne sonas speciale juneca, aŭ ina, aŭ precipe brita. Ĝi nur sonas kiel ĝi estas: bone konstruita muziko de la mez-romantika periodo”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 160 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro redakti

Elektitajn verkaĵojn inkluzivas:[10][11][12]

Ĉambro redakti

  • String quartet in G minor (1846)
  • Sonata for violin and piano (1847)
  • String quartet in E minor (1847)
  • Piano trio (1886)

Opero redakti

  • L'elisir d'amore (1855)

Orkestro redakti

  • Overture (1844)

Organo redakti

  • Six Easy Voluntaries. Set 1. (London: Novello, 1889)
  • Six Easy Voluntaries. Set 2. (London: Novello, 1891)
    • plejparte freŝa kaj afabla en karaktero […] iom suggestive de Spohr en la multenombra chromataj progresioj[13][14].

Piano redakti

  • Twelve studies (1852)
  • Three romances (1853)
  • Pensée fugitive (1854)
  • En Avant galop (1863)
  • Three Duets (1869)
  • Mazurka (1899)
  • Scherzo (1899)

Kantoj redakti

  • My faint spirit (1854), teksto fare Shelley

Referencoj redakti

  1. “Kate (Fanny) Loder (b. Bath 21 August 1825 d. Headley, Surrey 30 August 1904))”, New Grove Dictionary of Music and Musicians.
  2. Kate Fanny Loder. Rootsweb. Alirita 4 February 2012.
  3. The Morning Post, Monday 29 May 1843
  4. Smith, Alice Mary Smith. (2003) Symphonies.
  5. Warrack, John Hamilton. (1996) The concise Oxford dictionary of opera. Oxford University Press, USA. ISBN 978-0-19-280028-2. “Kate Loder (1825–1904).”.
  6. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875.
  7. Musgrave, Michael. (1987) Brahms 2: Biographical, Documentary, and Analytical Studies 2. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-32606-0.
  8. Swafford, Jan. (1999) Johannes Brahms: a Biography. London: Macmillan. ISBN 0-333-59662-5.
  9. (June 1997) “Brahms Ein deutsches Requiem, Op. 45 (London version).”, Gramophone, p. 92. Alirita 30 January 2012..  [rompita ligilo]
  10. “Loder, Kate (Fanny) (b. Bath 21 August 1825 d. Headley, Surrey 30 August 1904)”, New Grove Dictionary of Women Composers.
  11. “Loder, afterwards Thompson (Kate Fanny), Lady”, Catalogue of Printed Music in the British Library to 1980.
  12. Fuller, Sophie. (1994) Pandora Guide to Women Composers. London: Pandora, p. [htt://archive.org/details/doraguidetowo00full/e/191 191–192]. ISBN 0-04-440897-8.
  13. Musical Times. Vol. 32, No. 579 (May 1, 1891), p. 297.
  14. Andrew Pink performs (2020) ‘Voluntary in B-flat‘. Set 2/vi Arkivigite je 2022-05-25 per la retarkivo Wayback Machine in Exordia ad missam’ : my lockdown recordings. Online resource, accessed 8 March 2021.

Eksteraj ligiloj redakti