Katedralo Sankta Jozefo (Bukareŝto)

La Katedralo Sankta Jozefo - rumane Catedrala Sfântul Iosif - estas romkatolika ĉefkatedralo (kaj ankaŭ paroĥo) en Rumanio, en la ĉefurbo Bukareŝto. La konstruaĵo estas monumento historia.[1] Kermeso okazas la 19-an de marto.

Katedralo Sankta Jozefo
Katedralo Sankta Jozefo en Bukareŝto, la pridisputata turdomo maldekstre
Katedralo Sankta Jozefo en Bukareŝto, la pridisputata turdomo maldekstre
katedralo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Bukareŝto
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika
Dato de konsekro 1885
Statuso ĉefkatedralo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko, novgotiko
Konstruado 18731884
Specifo
Longo 40 m
Larĝo 22 m
Konstrumaterialo masonita el briko
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En 1877 la sendependa milito baris la konstruadon, sed estis ankaŭ financaj problemoj, sed ankaŭ eksterlandanoj helpis. Baldaŭe ofte okazis tertremoj (ekzemple en 1929, 1977) kaj bombardoj en 1944. En 1991 plena renoviĝo okazis. Interne la bildoj renoviĝis en 1986. En 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis la preĝejon.

Ekde la jaro 2005 nur malmultajn metrojn apud la katedralo konstruiĝis 19-etaĝa moderna oficeja turdomo, nomata Cathedral Plaza. Katolikaj instancoj kaj internacie ankaŭ la Eŭropa Parlamento[1] protestis kontraŭ la konstruo, pro timo de damaĝo de la katedralo kaj la same monumente protektita historia ĉefepiskopa rezidejo, en 2008 interrompiĝis la konstrulaboroj, sed fine de 2009 estis daŭrigitaj. Apelacia kortumo en Suceava decidis la 12-an de julio 2011 en lasta jura instanco, ke la moderna turdomo konstruiĝis kontraŭleĝe kaj estas malkonstruenda. La ĉefurbestro kaj ties kunlaborantoj persone respondecu pri kontrolo de la malkonstruo.[2][3]

Konstruaĵo redakti

La ĉefaltaro pretiĝis el marmoro. Pli novaj fenestrobildoj pretiĝis en 1980. La nova orgeno estas unu el la plej bonaj en Rumanio.

Fontoj redakti