Ketao (latine Oncorhynchus keta), aŭ Ĉum-salmo, estas salmoneda fiŝo, tre komuna en Pacifika oceano. Ĝi estas plej grava industria specio el ĉiuj Pacifikaj salmoj (genro Oncorhynchus). Ĝia viando estas ruĝa je koloro kaj valora kiel delikataĵo. Ankaŭ tre valoras ketaa ruĝa kaviaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ketao

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Actinopterygii
Subklaso: Neopterygii
Infraklaso: Teleostei
Ordo: Salmoniformes
Familio: Salmonidae
Genro: Oncorhynchus
Oncorhynchus keta
(Walbaum, 1792)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Salmon (breeding color).jpg
Salmon (breeding color)

La nomo Ketao devenas de komuna vorto uzata por tiu fiŝo de diferaj popoloj de ekstreme Nord-Okcidenta Rusio - ĉukĉoj, korjakoj, evenkoj ktp. Tiu vorto estas uzata kaj en scienca nomenklaturo, kaj en rusa kaj aliaj grandaj lingvoj. En angla lingvo ankaŭ estas uzata nomo Chum salmon. Ĝi devenas de vorto tzum, kiu en ĉinuka piĝino signifas makula. Tio estas iom mirinde, ĉar ketao estas probable la sola granda specio de salmo kiu ne havas makulojn.

Arealo redakti

Ketaoj kapteblas en nordaj partoj de Pacifika oceano en akvoj de Koreo, Japanio kaj Rusio, en Oĥotska Maro, Beringa Maro, apud bordoj de Kamĉatko, Ĉukotko, Kurilaj insuloj, Saĥaleno, Ĉemara kaj Ĥabarovska regionoj, apud bordoj de Nordameriko de Alasko ĝis Oregono.

Aspekto redakti

La fiŝoj grandas proksimume ĉ. 60 cm kaj pezas inter 4.4 kaj 6.6 kilogramoj. Rekorde granda ketao estas kaptita en Edie Pass en Brita Kolumbio. Ĝi estis 102 cm longa kaj 16 kg peza.

Plej ofte ketaoj havas solidan koloron de verdece-bluo, kiel la oceana akvo. Antaŭ reproduktiĝo ĉe la fiŝoj aperas purpuraj markoj apud vosta naĝilo. Maskloj ankaŭ ekhavas longan rostron kaj ege pligrandigitajn dentojn.

Reproduktiĝo redakti

Ketaoj reproduktiĝas nur unufoje, post kio ili mortas. Antaŭ reproduktiĝo ili povas vivi dum 3-7 jaroj, plej ofte ĉ. 4 jaroj.

Reproduktas ketaoj en riveroj. Kiam reprodukta periodo venas, ili amase migras en riveretoj de Saĥaleno, Siberio (alfluaĵoj de Amuro, Leno, Kolima, Indigirka kaj Jana) kaj Nordameriko (Jukono). Ofte ili naĝas grandan distancon antaŭ trovi indan reproduktlokon. Trovinte la lokon, inoj fosas kavojn de grando 2-3 m. Tie ili metas kelkmil ovojn, kiuj grandas 6,5 - 9,1 mm. Post kiam la maskloj fekundigas ilin, inoj enterigas la ovaron kaj eĉ konstruas monteton el grundo super ĝi.

Ĉar la fiŝoj iuokaze mortas post reproduktiĝo, tiu periodo estas vaste uzataj por kaptado. Ankaŭ la procedo estas multoble pli facila ol kapti fiŝojn en oceano, ĉar dum tiu periodo riveroj plenas pro amaso de fiŝoj. Tradicie, oni kaptas ketaojn per retoj kaj ĝuste tiam kolektas la kaviaron.

Konservo redakti

Tradicie oni opiniis, ke ketaoj estas ekster iu danĝero pro ilia granda tempo de reproduktiĝo. Sed nun aperas esplorojn, kiuj asertas ke la populacioj de ketao malkreskas. Plej probable tio okazas pro akvobaraĵoj, kiuj blokas kutimajn vojojn de migro por ketaoj. Du populacioj de ketaoj estas listigitaj kiel endanĝeritaj en Usono.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti