Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Pécs)

Preĝejo Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en urbo Pécs. Ĝi estas la plej bela baroka preĝejo de Pécs.

Preĝejo Sankta Francisko el Asizo
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Pécs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Statuso paroĥa preĝejo de 1789
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko de 1760, eklektiko de 1890
Konstruado
Specifo
Alto 25 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Franciskanoj vivis en Pécs jam en la 1280-aj jaroj. Ili havis monaĥejon kun preĝejo en 1309. Dum dominado de turkoj ambaŭ konstruaĵoj funkciis kiel moskeo kun banejo kaj altlernejo, ilin menciis eĉ Evliya Çelebi. Post fino de la turka erao la franciskanoj rericevis la konstruaĵojn kaj ili trakonstruis ilin inter 1720-1737, sed la turo estis konstruita en 1758. La lastaj trakonstruoj okazis en 1890 kaj 1925.

La orgeno ekfunkciis en 1879. Sub la preĝejo kriptoj troviĝas kun 300 mortintoj.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ stratoangulo. La plej grava parto de la fasado estas la timpano (arkitekturo), en la timpano pentraĵo estas videbla. La turo altiĝas en la dekstra flanko. Interne la ĉefaltaro bildo prezentas Sanktan Franciskon. La flankaj altaro estas dediĉitaj al Sankta Anna, Sankta Barbara, Sankta Antonio el Padovo, Sankta Katarino, Tereza de Lisieux, Sankta Jozefo, Koro de Jesuo.

Kermeso okazas en la 4-an de oktobro.

Fontoj redakti