Preĝejo Sankta Mikaelo (Belváros-Lipótváros)

Kirko Sankta Mikaelo estas romkatolika historia monumento (ekde 1997) en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros.

Kirko Sankta Mikaelo
Fasado de Kirko Sankta Mikaelo (Belváros)
Fasado de Kirko Sankta Mikaelo (Belváros)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Belváros-Lipótváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Dato de konsekro 1765
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la proksimeco la dominikanoj fondis kirkon kun abatejo en la 1230-aj jaroj. En 1541 la turkoj okupis la urbon kaj detruis la preĝejon. La nun videbla kirko konstruiĝis inter 1700-1765, dume en 1716 la preskaŭ preta konstruaĵo bruldetruiĝis. En 1787 ordeno Congregatio Jesu ricevis la konstruaĵon, kiuj profitis ankaŭ la najbaran konstruaĵon por instrui fraŭlinojn. En 1799 kaj 1809 inundoj atingis la preĝejon, sed dum inundo de la Danubo (1838) interne estis 2 metrojn alta akvo. La kirko estis renovigita interne en 1892 kaj 1945, ekstere en la 1960-aj jaroj, poste en 1998.

Inter 19501998 la ordeno ne povis funkcii, en la abateja lernejo m köedicina lernejo funkciis. En 2007 la abatinoj komencis instrui denove. Ekde 1993 oni aranĝas kroatajn mesojn (krom la hungara), kelkfoje okazas ekspozicioj. En 2004 oni fondis koruson havanta la nomon Franz Liszt.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas en stratoangulo laŭ la trotuaro kaj ĝi kontaktiĝas kun la najbara domo. En mezo de la fasado la enirejo funkcias, plej supre la turo altiĝas. En la ornamriĉa fasado estas videblaj 3 niĉoj kun skulptaĵoj Sankta Dominiko, Sankta Tomaso el Akvino kaj Madono. La navo kaj la absido havas saman larĝon. Interne menciindas la originaj lignaj skulptaĵoj de la dominikanoj. La meblo devenas el 1760.

Kermeso okazas en la 29-an de septembro (aŭ en la sekva dimanĉo).

Fontoj redakti

 
Enirejo de la kirko
 
La ĉefaltaro