Preĝejo Sankta Nikolao (Tornyiszentmiklós)

Kirko Sankta Nikolao estas romkatolika, la unusola historia monumento en vilaĝo Tornyiszentmiklós (Hungario).

Kirko Sankta Nikolao
Paroĥa kirko Sankta Nikolao en Tornyiszentmiklós
Paroĥa kirko Sankta Nikolao en Tornyiszentmiklós
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tornyiszentmiklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Lenti
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En la iama „Kerkaszentmiklós” jam dum la mezepoko funkciis kirko, ja de la patrono la vilaĝo prenis sian loknomon. Dum dominado de la turkoj la vilaĝanoj sekvis la protestantismon, la katolika grupo refondiĝis en 1710. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1740 helpe de familio Esterházy. La orgeno estis farita en 1911.

Konstruaĵo redakti

La kirko situas sola laŭ la ĉefstrato en malgranda parko. Antaŭ la konstruaĵo kruco el la 19-a jarcento kaj monumento pri la 2-a mondmilito de 1989 estas videblaj. La fasado konsistas malsupre el vestiblo kun enirejo, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La navo estas iom pli larĝa, ol la vestiblo. La sanktejo estas duonronda, apude sakristio etendiĝas. Interne tuj post le enirejo galerio estas videbla. Oni pentris la freskon en 1774, ili estis renovigitaj en 1897. La mebloj estis faritaj precipe en fino de la 18-a jarcento.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 6-a de decembro.

Fontoj redakti