Klemato
Klemato, aŭ klematido aŭ klematito (latine Clematis), estas genro el la familio ranunkolacoj. Ĝi enhavas 200 speciojn de staŭdoj, herbecaj plantoj kaj arbedoj, grimpemaj plantoj, ĉiamverdaj aŭ falfoliaj plantoj. Plej multaj estas grimpaj ĉe la petioloj. Ili havas diversajn florojn. Multaj specioj kaj varioj estas ŝatataj, ĝardene kultivitaj, ornamplantoj.
Klemato | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Clematis 'Nelly Moser'
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Klematido Clematis Dill. ex L. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Etimologio
redaktiLa scienca nomo de la genro venas el latina clematis, clematidis (aŭ el la greka κληματίς, κληματίδος), kiel nomiĝis tiu planto en tiuj antikvaj lingvoj.
Kvankam PIV ĝenerale respektas la klasikan esperantigon laŭ la genitiva formo (ekzemple Adonis > adonido[1]), tiuokaze ĝi elektis alian transskribon kun la termino klematito[2]. PIV ne forĵetas la terminojn "klemato" kaj la pli logikan "klematido"[3], sed preferas la finaĵon "-it/o", eble pro la franca influo (Clématite). Tamen la aliaj lingvoj ne uzas la literon t en la finaĵo, do fine tio estigas malregulecon kun la aliaj genroj enhavantaj la finaĵon "-is / -id-". Tio ne harmonias kun la filozofio de Esperanto.
Kelkaj specioj
redakti- Clematis alpina - klematido alpa
- Clematis patens
- Clematis vitalba - klematido grimpanta
Klemato alpa (Clematis alpina) estas floranta falfolia grimpoplanto de la genroClematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata de ĝardenistoj pro siaj spektaklaj floroj. Ĝi portas 1- ĝis 3-colajn printempoflorojn sur longaj tigoj en multaj koloroj.[4] C. alpina estas apartenanta al Eŭropo; en Usono ĝi kreskas plej bone en American Horticultural Society zonoj 9 ĝis 6, kiuj estas ĝenerale trovita en la suda Usono.[5]
Kultivovarioj inkludas la palrozkoloran "Willy," malhelbluan "Helsingborg," kaj lavendbluan "Pamela Jackman".
C. alpina [6] kaj ĝia kulturvario "Pamela Jackman"[7] ambaŭ gajnis Award of Garden Merit de la Royal Horticultural Society.
Clematis patens estas floranta ĉiamverda grimpoplanto de la genro Clematis. Kiel multaj membroj de tiu genro, ĝi estas ŝatata per ĝardenistoj kaj hortikulturistoj pro siaj mirindaj grandaj floroj. Philipp Franz von Siebold konigis ĝin en Eŭropo.
Nomo
redaktiLa specia epiteto patens (lat.) signifas en Esperanto malferma aŭ disstaranta.
Clematis vitalba estas specio de klematito.
Priskribo
redaktiĜi estas staŭda liano kun kontraŭe duopaj falfolioj. La floroj estas blanka-verdaj. La perianto ne enhavas petalojn nur sepalojn. Fruktoj estas plurakenoj kun maturiĝinta stiluso kiu formas plumecan ariston videblan dum vintro.
Referencoj
redakti- ↑ adonido en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ klematito en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ klemato en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ (2004) The Southern Living Garden Book. Steve Bender. ISBN 0-376-03910-8.
- ↑ Plant Heat-Zone Map (pdf). American Horticultural Society. Alirita 15 Sept 2009 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-13. Alirita 2017-06-12 .
- ↑ Royal Horticultural Society. Alirita 2021-11-21 .