Kolumanaso

(Alidirektita el Kolĉenanaso)

La KolumanasoKolĉenanaso (Aythya collaris) estas akvoŝatanta birdospecio el ordo anseroformaj, familio anasedoj (Anatidae) kaj genro Aythya.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolumanaso
masklo
masklo
ino, Houston, Teksaso
ino, Houston, Teksaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Aythya
Specio: A. collaris
Aythya collaris
(Donovan, 1809)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

Ĝi nestumas en arbaraj lagoj kaj lagetoj de Kanado kaj Usono, migras por vintri en suda Nordameriko, tra Mez-Ameriko eĉ ĝis Venezuelo. Por vintrumado ili loĝas ĉe lagoj, lagetoj, riveroj kaj golfoj. Kelkaj birdoj povas vojmisi eĉ al Eŭropo.

Priskribo redakti

Ĝi longas 37-46 cm, la flugila enverguro estas 62-63 cm, pezas 490-1200 gramojn. Tiu anaso estas tre simila laŭ koloraro al la Tufanaso de Eŭrazio, nome ĝenerale nigreca korpo kun nur videblaj blankaj flankoj, nigra bekopinto kaj brila iriso en ambaŭ specioj, sed ĉe la Kolumanaso ne videblas tufkresto, krom aliaj malgrandaj diferencoj.

 
masklo
 
femalo

La inbirdo estas iomete pli malgranda ol la masklo. La masklo estas nigra kaj blanka, dum la inbirdo estas bruneca. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. Pli precize la masklo estas nigra en kapo, kolo, brusto, dorso kaj malantaŭo; la kapo montras purpuran irizecon kaj pintecan kronopinton. La beko estas griza kun blankaj fajnaj bordoj, bazo kaj larĝa antaŭfina bendo; la "ungo" de la bekopinto estas tre nigra kaj pli larĝa ol ĉe aliaj merganasoj. La irisoj estas flavaj al flavoranĝaj. La brusto estas nigra kun suba blanka bendareo. La flankoj estas blankecaj al helgrizaj, fakte deproksime videblas ege fajna helgriza vermikulado sur blanka fono. La masklo en eklipsa plumaro senkoloriĝas kaj iome heliĝas, sed plutenas la pintecan kapopinton; la bekobazo pliblankiĝas kaj la flankoj iĝas helbrunaj.[1]

La ino havas helbrunajn kaj grizecajn kapon kaj korpon, kun pli malhelbruna dorso; la beko estas griza kun pli milda blanka bendo ol ĉe la masklo. Ŝiaj irisoj estas brunaj kaj videblas blankecaj mallarĝaj okulringo kaj postokula strio. Ŝia kolumo (brusto) estas cinamobruna: la latina scienca nomo de la specio (kaj de tie la komuna nomo) aludas al tiu karaktero.

Ĉirkaŭ bekobazo de ambaŭ seksoj oni havas blankan ringon, kiu estas pli forte videbla ĉe la virbirdo.

Nutrado redakti

Ĝi subakve serĉas la nutraĵon per plonĝado el akvaj plantoj, moluskoj, insektoj kaj malgrandaj fiŝoj.

Reproduktado redakti

La nesto estas buloforma el akva vegetaĵaro kaj kovrita el lanugo, en seka loko ĉe malferma akvo. La ino demetas 8-10 ovojn, kiujn estas kovataj dum 23-25 tagoj. La patrino restas kun la frumaturaj idoj ĝis kiam ili povas ekflugi nome ĉirkaŭ 50 tagojn.

Vaganteco redakti

Tiu ege migranta birdospecio estas rare sed regula vaganto en okcidenta Eŭropo. En Britio videblis foje malgrandaj aroj, inklude kvin ĉe Loch Leven, Skotlando en septembro 2003. En Irlando oni povas vidi unu aŭ du individuojn je iu ajn epoko de la jaro. Vagantaj individuoj alvenas ankaŭ ĉiujare en Centrameriko tiom sude kiom ĝis Kostariko inter oktobro/novembro kaj majo/junio.

Notoj redakti

  1. Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010. paĝoj 32 kaj 33

Referencoj redakti

  • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
  • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.
  • Parkin, David T; Knox, Alan G (2010). The Status of Birds in Britain and Ireland. London: Christopher Helm. p. 55. ISBN 978-1-4081-2500-7.
  • Herrera, Néstor; Rivera, Roberto; Ibarra Portillo, Ricardo; Rodríguez, Wilfredo (December 2006). "Nuevos registros para la avifauna de El Salvador". Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología (Medellín, Colombia) 16 (2): 1–19. ISSN 0123-9082.