Konrado Gokleno

(Alidirektita el Konrad Goclenius)

Konrad Goclenius (naskiĝis en Mengeringhausen, Hesio, en 1485; mortis en Bois-le-Duc, Loveno, en 1539) estis belga germandevena humanisto, helenisto kaj filologo. Li havis grandan reputacion kiel erudiciulo kaj longatempe instruis en la Kolegio de Bois-le-Duc, en Loveno, kie li mortis en la 25-a de januaro 1539.

Konrad Goclenius
universitata profesoro
Batalo de Farsalio, far Lukano
Persona informo
Naskiĝo 1485
en Mengeringhausen, Landgraflando Hesio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 1539
en Bois-le-Duc, Loveno, Duklando Brabanto, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio (Malaltaj Landoj)
Mortis pro malsano [#]
Lingvoj latina [#]
Alma mater Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo erudiciulo • filozofo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Erasmo, kiu estis lia intima amiko multe aprezis lian karakteron kaj respektegis lian klerecon. En aprilo 1525 li estis nomumita kanoniko en la Katedralo de Nia Sinjorino en Antverpeno, kun la aprobo de la papo Leono la 10-a. La erudiciulo Petrus Nannius (1500-1557)[1] sukcedis lin en la lovena kolegio kaj al li dediĉis funebran laŭdon: "Funebris oratio habita pro mortuo Conrado Goclenio"[2], 1542.

VerkojRedakti

  • Hermotimus, sive De sectis philosophorum de Lucien de Samosate, dediĉata al Thomas More (Lovena, Dirk Martens, 1522).
  • Filozofiaj dialogoj de Cicerono: M. Tullii Ciceronis Officiorum libri III. De amicitia. De senectute. Paradoxa. Somnium Scipionis. De senectute & Somnium Scipionis etiam Theodori Gazæ versione. Omnia denuo vigilantiori cura recognita per Des. Erasmum Rot. & Conradum Goclenium, deprehensis ac restitutis aliquot locis non cuilibet obviis (Bazelo, Johannes Frobenius, 1528).
  • La Batalo de Farsalio de Lukano, dekkanta poemo pri la civila milito inter Julio Cezaro kaj Kneŭ Pompeo Magno, Antverpeno, 1531
  • Lucubrationum Erasmicarum elenchus, 1519
  • Compendium vitæ, Erasmo de Roterdamo, 1524

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti