Pro Kristanofobio, oni intencas tutaĵon da praktikoj maltoleraj kaj diskriminaciaj kontraŭ la kristana kredo kaj ties aliĝintoj.

Agoj vandalaj en la preĝejo de sankta Johano la Baptisto, en Mileham, Unuiĝinta Reĝlando, kiuj kunportis la funkcian fermon.

Uzo de la termino redakti

 
Kristana establo detruita en la ŝtato Oriso, en Hindio.
 
Maria-niĉo detruita, en Argentino.

Laŭ René Guitton, aŭtoro de la eseo Kristanofobio. La nova persekutado[1]:

La Kristanofobio elstariĝis precipe en tiuj landoj, kiuj atingis la sendependon post la jaroj kvindekaj de la pasinta jarcento. La okcidentaj kolonioj estis identigitaj kiel kristanaj, en amalgamo kultura-religia. Ankaŭ hodiaŭ, tiuj motivoj estas agititaj de ekstremaj islamaj grupoj kontraŭ la okcidentuloj kaj per ili oni pravigas agresajn agojn kompense pro la suferoj truditaj pasinte. Certe, temas pri skema rezonado kaj simpleca, sed efika en iliaj mensoj.[2]

Laŭ Guitton, en la la mondo pli ol 50 milionoj da kristano estus viktimoj de diskriminacioj kaj persekutado [3]. La neregistara asocio “Open Doors” [4]) publikigas ĉiujare liston de landoj en kiuj praktiki la kristanan kredon fariĝas ĉiam pli riske. Ĉe la unuaj 10 postenoj de la klasifiko, en 2013, troviĝas 8 landoj je islama majoritato kun unu komunista (Nord-koreio), krom Eritreo kun proksimume egalkvanta ĉeesto de kristanoj kaj islamanoj, sed kontrolita de unusola partio trompiĝanta en marksista ideologio[5].

Papo Benedikto la 16-a, (kaj la nuna papo Francisko la samon diras), ofte denuncis kristanofobion, asertante ke "la kristanoj estas la malplimulto pli subpremita kaj tormentata"[6].
Tion li diris publike okaze de la monda tago de la paco: ”Ĉio tio ne povas esti akceptita ĉar ĝi konstituas ofendon al Dio kaj al la homa digno kaj malhelpas la integran homan evoluiĝon”.

Tion ripetis senfinajn fojojn epigonoj de la Katolika Eklezio kaj ne nur. Kelkaj ekvidas en tio provojn de religia Etna purigado [7].

La usona ĉiutagaĵo USA Today uzis kristanofobion por priskribi la perfortojn kaj terorismajn atencojn kontraŭ kristanoj en la mondo. [8].

Vandalismo redakti

Vandalismo de simboloj aŭ kristanaj lokoj estas komuna formo de kristanofobio. Se la objekto vandaligita estas konsiderita “sankta” kiel la BiblioKrucifiksoIkonoj, vandalismo estas difinita “sakrilegia”; la vandalismaj agoj kontraŭ la alies propraĵo estas ĉiukaze krimaj kaj kiel malamokrimo en kelkaj landoj punataj.

Iuj kantistoj kaj zelotoj de Metalroko, Nigra metalroko kaj aliaj modernaj muzikĝenraj subtenantoj aperte deklaras sian malamon al kristanismo. Kantistoj de metalroko sin deklaris ideologie influintoj de pli ol 50 incendioj celantaj detrui kristanajn preĝejoj en Norvegio okazintaj ekde 1992 al 1996[9].

Vandalismaj agoj kontraŭ porkulturaj lokoj, katolikaj librejoj kaj tombejoj estas krome oftaj en Francio.[10], sed ankaŭ en Albanio kaj en Belgio[11].

Atencoj redakti

Preĝejoj kaj kirkoj estis plufoje objekto de teruraj atencoj. La fenomeno alprenas ĉiam pli alarmajn dimensiojn en la landoj kun islama majoritato: en 2010 en Bagdado bombo en kristana preĝejo provokis 50 viktimojn (temas nur pri ekzemplo ripetiĝinta plurfoje [12]; malmultajn monatojn post bomba eksplodo provokita dum amasa postmesa aliro el preĝejo en Aleksandrio de Egiptio mortigis pli ol 20 homoj[13]. Tiaj perfortaj epizodoj ne estas izolitaj, sed ili sinservas en la sulko de kreskanta kristanofobio: en la sola Irako inter 2004 kaj 2009 nombriĝis 65 atencoj kontraŭ kristanaj preĝejoj.[14]

La similo, kvankam en datoj malsamamaj kaj en cirkonstancoj preskaŭ identaj, okazis kaj okazas en Niĝerio eĉ kun pli da mortigitoj kaj preĝejoj detruitaj.

Rilate la atencon kontraŭ la preĝejo de Sankta Tereza. en Niĝerio, pretendis aŭtorecon la islama sekto Boko Haram, kiu sukcesas ataki kaj mortigi malgraŭ la intensaj policaj reago kaj protekto. Oni al lia agado atribuas centoj da atakoj kun miloj da mortigitoj. [15].

Kazoj similaj estas denuncitaj en Hindio kaj Pakistano kaj Indonezio.

Aliaj formoj de maltolero redakti

En eŭropaj landoj, kie la situacio estas certe malpli danĝera ol en aliaj partoj de la mondo, estas rimarkataj formoj de kristanofobio ligitaj al manko de respekto al religia lokoj, al diskriminacio sur laborlokoj, al vortaj atakoj, al alisignifa kaj negativa stereotipa reprezentado de kristanoj en amaskomunikiloj [16].

Tiaj fenomenoj, bedaŭrinde kreskiĝantaj, estas foje akompanataj de provoj limigi la konsciencan obĵeton kaj en certaj kazoj malhelpi ke la gepatroj povu eduki la gefilojn laŭ la propraj religiaj konvinkoj. [17]

Iniciatoj por kontraŭstari la kristanofobion redakti

 
Vandalismo en kristana tombejo en Jerusalemo.

La 2-an de januaro la Eŭropa Parlamento, konsiderinte ke en 2010 la nombro de atakoj kontraŭ kristanoj estis kreskinta kaj konstatinte ke la plej granda parto de tiu kontraŭreligiaj atakoj estas plenumitaj kontraŭ kristanoj, kondamnis tiujn atakojn kaj esprimis maltrankvilojn pro la epizodoj de maltoleremo kaj subpremo. Ĝi krome postulis pli grandan atenton pri la temo religia libereco, ankaŭ per disvolviĝo de eŭropa komuna strategio rilate tiun temon [18].

La 3-an de decembro, ene de la internacia konferenco "kredolibero: diskriminacio kaj persekuto kontraŭ kristanoj" disvolviĝinta en Moskvo, estis postulite la kreiĝo de internacia organismo por monitori pri la persekutoj kontraŭ kristanoj, taŭga alporti asistadon en situacio de urĝa bezono. En ĝi partoprenis la Katolika Eklezio Ortodiksaj Eklezioj, reprezentantoj de islamaj komunumoj kaj judaj kaj de diversaj internaciaj organizoj interkonfesiaj kaj interreligiaj[19].

En la konferenco estis deklarite ke ĉiukvinminute en la mondo mortas kristano pro sia kredo, kaj ke ĉiujare 105.000 baptitoj estas viktimoj de la religiaj komfliktoj. Katolika ĉefepiskopo Erwin Josef Ender krome deklaris ke ankaŭ kie ne tajliĝas persekuto kontraŭ kristanoj oni rimarkas tendencon igi socie seninfluaj la porreligiaj manifestacioj kaj misinformi pri ili. [20].

La 6-a de decembro, dum la konferenco de la 18-a ministeria Konsilio de 'OSCE (Organization for Security and Co-operation in Europe) en Vilno (Litovio), ĉefepiskopo Dominiko Mamberti, sekretario por la Rilatoj kun la Ŝtatoj de la Apostola Seĝo, proponis la instituiĝon de internaciaj tago kaj jaro de kontraŭkristanaj persekuto kaj diskriminacio kiaj signifaj signoj de la intencoj de la registaroj alfronti tiun gravan problemon. Oni tiam kalkulis ke almenaŭ 200 milionoj da kristanoj povus "troviĝi en danĝero pro leĝaj kaj kulturaj strukturoj puŝantaj al ilia diskriminacio."[21].

La 14-an de marto 2012 la komisiono “Politikaj Aferoj kaj Demokratio de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo konferencis en Parizo pri la temo:: "Perforto kontraŭ religiaj komunumoj".[22] Oratoro de la asembleo, itala sociologo Massimo Introvigne tiel priskribas la kristanofobion:
"Triobla fenomeno kiu startas el la kultura maltolero, pasas el la diskriminacio en la leĝojn kaj alvenas al veraj kaj propraj perfortaj persekutoj", indikantee kvar persekutajn areojn:

  1. ultra-fondamentismo islama;
  2. supervivantaj komunistaj reĝimoj;
  3. hinduisma kaj budhisma naciismo kiu ofte mortige forrabas la kritanajn komunumojn;
  4. laikisma kontraŭeco ĝenerale al religio kaj aparte al la Katolika Eklezio. gazetkampanjojn aŭ administrajn premojn en Okcidento.

"Kompreneble oni ne rajtas similigi ofendajn spektaklojn, gazetkampanjojn kaj administrajn premojn en Okcidento, kun la mortigoj kaj torturoj en Niĝerio kaj Pakistano, kaj tamen ekzistas klinebeno kiu startas el la maltolero al la diskriminacio kaj el diskriminacio al la persekuto." (Massimo Introvigne)

Laŭ tiu sociologo, la diskriminacioj en Eŭropo naskiĝas en la morala kaj filozofia relativismo.

Notoj redakti

  1. Giulio Meotti, "Cristianofobia", Il Foglio, 22-a de februaro 2010. Arkivita el la originalo je 2011-07-12. Alirita 2013-05-20.
  2. "Author, Guitton: 50 million Christians persecuted in the world”, Agenzia Fides, 24-a de novembro 2010. Arkivita el la originalo je 2010-11-30. Alirita 2013-05-20.
  3. "Author, Guitton: 50 million Christians persecuted in the world”, Agenzia Fides, 24-a de novembro 2010. Arkivita el la originalo je 2010-11-30. Alirita 2013-05-20.
  4. Malfermitaj Pordoj (Italio)
  5. La listo 2013 de la landoj en kiuj la kristanoj estas diskriminaciataj kaj persekutataj. Arkivita el la originalo je 2013-06-11. Alirita 2013-05-20.
  6. Marco Tosatti, "Ĉesigu la persekuton" petegas la papo, 20-a decembro 2010
  7. "Islamic Christianophobia", Wall Street Journal, 7-a de januaro 2010
  8. Cathy Lynn Grossman, "Does Egypt bomb blast signal rising 'Christianophobia?'", 3-a de januaro 2011
  9. Satan rir Media| medium = motion picture |location=Norway|publisher=Grude, Torstein
  10. |data=25-a de septembro 2012|aŭtoro=Marco Tosatti|
  11. «Observatory on intolerance and discrimination against christians in Europe», in Marco Tosatti, Cristianofobia europea, c'è[rompita ligilo], La Stampa, 11-a decembro 2010.
  12. Corriere della Sera, Bagdad, blitz nella chiesa con ostaggi Oltre 50 vittime e molti feriti tra i fedeli, 31-a de oktobro 2010, [1].
  13. La Stampa, Massacro di cristiani in Egitto, 1-a de januaro 2011, [2][rompita ligilo].
  14. Pri la atakoj kontraŭ kristanoj en Irako vidu: Amnesty International, Iraq: irakaj kristanoj timas pliiĝon de atakoj kontraŭ kristanoj dun la kristnaskaj festoj Arkivigite je 2011-12-03 per la retarkivo Wayback Machine, 20-a decembro 2010.
  15. La Stampa Niĝerio, alia masakro de kristanoj Arkivigite je 2012-01-06 per la retarkivo Wayback Machine, 6-a de januaro 2012
  16. «Observatory on intolerance and discrimination against christians in Europe», in Marco Tosatti, Cristianofobia europea, c'è[rompita ligilo], La Stampa, 11-a decembro 2010
  17. «Observatory on intolerance and discrimination against christians in Europe», in Marco Tosatti, Cristianofobia europea, c'è[rompita ligilo], La Stampa, 11-a decembro 2010.
  18. Resolucio de la eŭropa parlamento de la 2-a de januaro 2011 pri la situacio de kristanoj en la kunteksto de la religia libero
  19. Por raporto pri la Moskva konferenco, oni vidu. "Necesas bloki la persekuton kontraŭ kristanoj", L'Osservatore Romano, 4-a de decembro 2011. Arkivigite je 2014-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  20. "Necesas bloki la persekutojn kontraŭ kristanoj", L'Osservatore Romano, 4-a de decembro 2011, cit.
  21. Vidu: "Kunverĝo de streĉoj por plifortigi la porkulturan kaj porpacan dialogon", L'Osservatore Romano, 8-a de decembro 2011, cit.
  22. Cristianofobia, “Atentu pri tiuj kiuj pro ideologiaj motivoj ĝin negas”.[rompita ligilo]

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti