Krizo de la 14-a jarcento

(Alidirektita el Krizo de la Fina Mezepoko)

Krizo de la Fina MezepokoKrizo de la 14-a jarcento estas la nomo en historiografio de unu de la periodoj kiu povas esti konsiderata kiel de tutjarcenta aŭ ĝenerala krizo, almenaŭ por la tuta Eŭropo kaj la cetero de la Mediteranea regiono. Tempe ĝi enhavas la finan etapon de la Mezepoko, ĝis la rekuperado de la loĝantaro, la ekonomia dinamismo kaj la nova kultura forto kiujn alportis la Renesanco kaj la Epoko de malkovroj. En la interpretoj de la historio de la okcidenta civilizacio ĝi estas konsiderata ŝlosila faktoro por klarigi la transiron de la Mezepoko al la Moderna Epoko.

La angloj dum la batalo de Azincourt.

Kaŭzoj redakti

La fundamentaj kaŭzoj de la krizo de la 14-a jarcento estis jenaj:

  • Ebla klimata krizo (malaltiĝo de la temperaturoj post pli varma epoko kiu permesis vitejojn en Anglio) aŭ media krizo, ligita al malkresko de agrikulturo kaj brutobredado, kune kun la premo de malrapida loĝantarkresko, sed stabila almenaŭ ekde la jaro 1000. La Granda malsatego de 1315-1317 markis la komencon de la jarcento. La eblo trovi klimatajn kaj mediajn cirkonstancojn similajn en la sama epoko sed en aliaj mondoregionoj estas celo de esplorado: precize oni studis la civilizacion de la Kmera imperio de Angkor (Kamboĝo) havis pinton kaj malpinton kompareblan, kio estis atribuita al variadoj de El Niño kaj al troekspluatado de la medio.[1]
 
Disvastigo de la peste negra en Europa.

Tia fenomenaro estis interpretita el la vidpunkto de la historia materiismo kiel komenco de la transiro de la feŭdismo al kapitalismo (kun siaj respektivaj produktadmanieroj) kiu okazis ekde fino de la Mezepoko kaj ne finos ĝis la fino de la Antikva Reĝimo kaj la komenco de la Nuntempa Epoko, pro kio tiu lasta mezepoka periodo kaj la tuta Moderna Epoko mem plenumas similan rolon kaj kovras similan tempodaŭron (500 jaroj) keil la Malfrua Antikveco por la komenco de la Mezepoko (nome la transiro inter la sklaveca produktadmaniero kaj la feŭdisma produktadmaniero).

Konsekvencoj redakti

 
Agrikultura kalendaro el manuskripto de Pietro de Crescenzi.

La konsekvencoj ne estis negativaj por ĉiuj. La supervivintoj akumulis kapitalon en heredoj, kio povis esti investita en komercaj entreprenoj kaj ebligis la formadon de grandaj nobelaj bienaroj. La ŝanĝoj de la merkatprezoj de la varoj, nun submetitaj al la mendado kaj ofertado ŝanĝis siavice la ekonomiajn rilatojn: la salajroj kreskis kaj samtempe la rentoj de la feŭdoj iĝis necertaj. Tio rezultis foje en kelkaj kamparanaj ribeloj plej ofte malsukcesaj kaj akre subpremitaj, kio kondukis ĉiuokaze en kelkaj areoj al nova refeŭdigo, aŭ al produktaj ŝanĝoj kiel la paso de la agrikulturo al la brutobredado (etendo de la Mesta en Hispanio).

La negoco de lano produktis kuriozajn aliancojn kaj internaciaj kaj intertavolaj (brutobredaj senjoroj, lankomercistoj metiistoj ktp.) kio foje kondukis al veraj komercmilitoj (foje tiel oni interpretis ŝanĝantajn aliancojn kaj internajn dividojn de Anglio-Francio-Flandrio dum la Centjara milito, en kiu eĉ Kastilio paroprenis per propra enlanda milito). En la urboj, same kiel inter la nobeloj okazis dividoj inter la supra kaj la malsupra burĝaro dum kreskis la gravo de la komerco longdistanca fare de la Hansa kaj de la sezonaj foiroj. En novaj situacioj la socia kondiĉo ekdependis pli de la ekonomia kapablo ol de la familia deveno.

Kontraste al la mezepoka mondo de la tri social tavoloj (kamparanoj, nobeloj kaj ekleziuloj), bazita sur ekonomio de agrikulturo kaj tre firme ligita al la terposedo, aperis mondo de urboj bazita sur komerca ekonomio. La povocentroj moviĝas al la novoj urboj, kortegaj palacoj kaj urboj. En la batalkampoj la feŭdaj kavaliroj ekestis superitaj per la disvolvigo de militteknikoj kiel la angla longa pafarko, per kiu la angloj venkegis super la francoj en la Batalo de Azincourt, en 1415, aŭ per la pik-stango, uzita de la infanterio de svisaj pagsoldatoj. En tiu epoko reaperis la profesiaj armeoj, komponitaj de soldatoj ligitaj ne per vasalado al senjoro sed per la salajro.

Notoj redakti

  1. Sekegoj inter 1362-1392 kaj 1415-1440. Richard Stone: Angkor, en National Geographic, julio 2009, citas la esplorojn de Roland Fletcher, Brendan Buckey kaj Daniel Penny.

Bibliografio redakti

  • Manuel Fernández Álvarez; Avilés Fernández, Miguel kaj Manuel Espadas Burgos (dir.) (1986), Gran Historia Universal (volumen XIII), Barcelona, Club Internacional del Libro. ISBN 84-7461-654-9.
  • HILTON, Rodney (eld.) (1976, 1977 en hispana) La transición del feudalismo al capitalismo, Barcelona, Crítica, ISBN 84-7423-017-9
  • ROMANO, Ruggiero kaj TENENTI, Alberto (1971), Los fundamentos del mundo moderno. Edad Media tardía, Renacimiento, Reforma, Madrid, Siglo XXI. D.L. M. 23.301-1970

Eksteraj ligiloj redakti