Kupinik
vilaĝo en Serbio
Kupinik, serbe Купиник, hungare Balátpuszta [balAtpusta] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Plandiŝte.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Serbia_Plandi%C5%A1te.png/200px-Serbia_Plandi%C5%A1te.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/Plandiste_mun.png/300px-Plandiste_mun.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1e/Kupinik_Orthodox_church.jpg/300px-Kupinik_Orthodox_church.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 22 km²
- Koordinatoj: 45°17′19″N 21°08'07″E
- Alto super marnivelo: 78 m
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 26368
- Telefonprefikso: 013
- Aŭtokodo: VŠ
Situo
redaktiKupinik situas sur ebenaĵo, laŭ la rumana landlimo, fine de sakovojo el ĉefvojo Plandiŝte-Zrenjanin.
Historio
redaktiĜis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la germanoj okupis la vilaĝon. En 2002 loĝis en Kupinik 349 homoj, (334 serboj (96 %), 3 makedonoj, po 1 hungaro, slovako, ruteno, kroato kaj aliaj).
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa preĝejo