Elektoprinclando Palatinato
Elektoprinclando Palatinato, aŭ pli mallonge Elekto-Palatinato, germane Kurpfalz, oficiale Pfalzgrafschaft bei Rhein, estis historie grava teritorio de la germana Sankta Romia Imperio. Ĝi situis proksimume en la areoj de la hodiaŭaj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo. Ĉefaj urboj estis Heidelberg kaj Mannheim. Elekto-Palatinato ne estis unu konektita teritorio, sed aro da multaj etaj, disaj landopartoj.
Elekto-Palatinato | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kurpfalz Pfalzgrafschaft bei Rhein | |||||||||||||
| |||||||||||||
kultura regiono • elekta princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • palatina graflando • historia lando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
ekde 1556 protestantismo, ekde 1692 regantoj denove romkatolikaj, loĝantoj plu protestantaj
| |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
ekde 1456 elektoprinclando
| |||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||
Pereo:
|
unuiĝo kun elektoprinclando Bavario
| ||||||||||||
| |||||||||||||
Supra Palatinato (germane Oberpfalz) situas 300 km for de Palatinato en la germana federacia lando Bavario, sed historie estis ligita al Palatinato sub regado de la dinastio Vitelsbaĥoj.
Elekto-Palatinato estis dum pluraj jarcentoj (proks. de 1200 ĝis 1800) regata de princo-elektisto (Kurfürst) de la Sankta Romia Imperio kaj tial havis gravan politikan rolon en la germana politiko. La reganto de Elekto-Palatinato havis la titolon Pfalzgraf bei Rhein, "palatina grafo ĉe Rejno". Li estis unu el la sep princoj-elektistoj de la imperio.
En 1777, Elekto-Palatinato unuiĝis kun la elektoprinclando Bavario al elektoprinclando Palatinato-Bavario, Kur-Pfalz-Bayern, kiu ekzistis ĝis la fino de la Sankta Romia Imperio.
Listo de palatinaj grafoj ĉe Rejno
redaktiekde Ludoviko la 1-a, la unua vitelsbaĥa palatina grafo ĉe Rejno
- 1214–1231 Ludoviko la 1-a, "la Kelheim-ano"
- 1214/1228–1253 Otto la 2-a
- 1253–1255 Henriko, kune kun sia filo Ludoviko la 2-a
- 1253–1294 Ludoviko la 2-a, "la Severa"
- 1294–1317 Rudolfo la 1-a, "la Balbutulo"
- 1294/1301–1329 Ludoviko la Bavaro, imperiestro
- 1329–1353 Rudolfo la 2-a
- 1329–1390 Rupreĥto la 1-a, ĝis 1353 kune kun sia frato Rudolfo la 2-a, ekde 1356 princo-elektisto, sen gefiloj
- 1390–1398 Rupreĥto la 2-a, princo-elektisto, nepo de Rudolfo la 1-a
- 1398–1410 Rupreĥto la 3-a, princo-elektisto, estis 1400-1411 ankaŭ imperiestro Rupreĥto la 1-a de la Sankta Romia Imperio
- 1410–1436 Ludoviko la 3-a, princo-elektisto
- 1436–1449 Ludoviko la 4-a, princo-elektisto, ĝis 1445 sub regenteco de sia onklo Otto de Pfalz-Mosbach
- 1449–1451 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto, ĝis 1451 sub regenteco de sia onklo Frederiko la 1-a
- 1451–1476 Frederiko la 1-a, "la Venkanto", princo-elektisto
- 1476–1508 Filipo, "la Sincera", princo-elektisto
- 1508–1544 Ludoviko la 5-a, "la Pacema", princo-elektisto
- 1544–1556 Frederiko la 2-a, "la Saĝa", princo-elektisto
- 1556–1559 Otto Henriko, Ottheinrich, princo-elektisto; luteranigis la Palatinaton
- 1559–1576 Frederiko la 3-a, "la Pia", princo-elektisto; linio Pfalz-Simmern; unue luterano, poste kalvinano
- 1576–1583 Ludoviko la 6-a, princo-elektisto, luterano
- 1583–1610 Frederiko la 4-a, princo-elektisto, luterano
- 1583 ĝis 1592 sub regenteco de sia onklo Johann Kasimir von Pfalz-Simmern
- 1610–1623 Frederiko la 5-a, "la vintro-reĝo", 1619-1620 ankaŭ reĝo de Bohemio, 1623 perdis princo-elektistecon (edzino: Elizabeto Stuart, filino: Sofia de Palatinato)
- 1648-1680 Karolo la 1-a Ludoviko, filo de Frederiko la 5-a, ricevis 1648 novan princo-elektistecon (filino: Elizabeto Ĉarloto de Palatinato); permesis religian multecon en la Palatinato
- 1680-1685 Karolo la 2-a, princo-elektisto, filo de Karolo la 1-a Ludoviko, sen gefiloj; la lasta de la protestanta familio Pfalz-Simmern.
- 1685-1690 Filipo Vilhelmo, princo-elektisto (filino: Mariana de Neoburgo, reĝino de Hispanio); de la katolika linio Pfalz-Neuburg, kiu estis ankaŭ dukoj de duklando Jülich-Berg; parta rekatolikigo de la Palatinato
- 1690-1716 Johano Vilhelmo, princo-elektisto
- 1716-1742 Karolo la 3-a Filipo, princo-elektisto
- 1742-1799 Karolo la 4-a Teodoro, ĝis 1777 princo-elektisto de Palatinato, ekde 1777 princo-elektisto de Palatinato-Bavario
Kurpfalz hodiaŭ
redaktiHodiaŭ oni uzas la nomon Kurpfalz proksimume por la sama regiono kie situis la historia elektoprinclando, pli-malpli la regiono ĉirkaŭ Mannheim kaj Heidelberg.