László Barányi

hungara arbarinĝeniero

László Barányi [lAslO barAnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barányi László estis hungara inĝeniero pri arbaroj, ĉasisto.

László Barányi
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de decembro 1931(nun 1931-12-24)
en  Hungara reĝlando Alberti
Morto majo de 2008
en  Hungario Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Minada kaj Arbarkultura Altlernejo
Okupo
Okupo inĝeniero • ĉasisto
vdr

László Barányi[1][2] naskiĝis la  24-an de decembro 1931(nun 1931-12-24) en Alberti, li mortis en majo de 2008 en Kecskemét.

Biografio redakti

László Barányi maturiĝis en gimnazio en 1950, poste li akiris arbarinĝenieran diplomon en Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1954. Post la diplomo li laboris jaron en arbaroj de Gyöngyöstarján, poste en Kunadacs. Inter 1958-1962 li estis arbarestro en Szabadszállás, poste en Kerekegyháza, ekde 1968 li estis estro de ĉiuj arbaroj en la departemento ĝis la pensiuliĝo en 1990. Intertempe li doktoriĝis en la universitato (la iama altlernejo) en 1982. Dum lia laborperiodo okazis en la departemento granda arbarigado, krome li fondis muzeon pri arbarigado en 1984. Menciindas, ke li ĉasadis eĉ en Namibio kaj Kanado. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1971-1988.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Törpe, de óriás. Kistraktor az erdőművelésben. (1972)
  • Kiskunsági fenyőtermesztés. (1979)
  • Nagyüzemi fenyőtermesztés alapjai a Duna-Tisza közi homokháton. (disertaĵo, 1982)
  • A fenyő termesztése és hasznosítása. (1987)

Fontoj redakti

Referencoj redakti