László Dobszay (dirigento)

László Dobszay [lAslO dobsai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobszay László estis hungara muzikhistoriisto, dirigento, altlerneja instruisto, membro de Academia Europaea.

László Dobszay
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1935 (1935-02-02)
en Szeged
Morto 26-an de aŭgusto 2011 (2011-08-26) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigento
vdr

László Dobszay [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1935 en Szeged. Li mortis la 26-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Dobszay jam ekde 1947 li studis en Muzikakademio Franz Liszt, kie li lernis ekzemple de Zoltán Kodály. Li ricevis diplomon en 1957, sed li akiris ankaŭ pedagogian diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1959. Ekde 1956 li instruis, ekde 1966 jam en la menciita muzikakademio. En 1970 li fondis koruson, kiun kune kun aliaj li dirigentis. En 1975 li kandidatiĝis, en 1990 li estis nomumita katedrestro, post 2 jaroj universitata profesoro. En 2003 li doktoriĝis. Li longe okupiĝis pri la gregoria ĉanto.

Li havis edzinon, kiu naskis 7 gefilojn. Li ricevis 6 premiojn inter 1984 kaj 2004.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A hangok világa I–VI. (Mondo de la sonoj 1-6), (1964–1968)
  • Magyar zenetörténet (Hungara muzikhistorio), (1984)
  • A gregorián ének kézikönyve (Manlibro de la gregoria ĉanto), (1993)

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti