László Gyöngyösy
László Gyöngyösy [lAslO djondjoŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyöngyösy László estis hungara instruisto, ĵurnalisto, literaturhistoriisto. Lia kompleta familia nomo estis Gyöngyösy Horváth, lia nobela antaŭnomo estis agárdi, liaj pseŭdonimoj estis Morgó aŭ Figyelő.
László Gyöngyösy | |
---|---|
László Gyöngyösy | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de januaro 1861 en Hungara reĝlando Aŭstra Imperio Baranya |
Morto | la 23-an de februaro 1925 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Ŝtataneco | Reĝlando Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • gimnazia instruisto • verkisto |
László Gyöngyösy[1] naskiĝis la 13-an de januaro 1861 en Baranya (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Baraninci en Ukrainio), li mortis la 23-an de februaro 1925, laŭ alia informo la 23-an de februaro 1923 en Budapeŝto.
Biografio redakti
László Gyöngyösy maturiĝis en gimnazio en Ungvár en 1877, poste li studis teologion en akademioj de Sárospatak kaj Debrecen, fine li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. Post la diplomo li estis ĵurnalisto en pluraj gazetoj, ekde 1886 li estis instruisto en provincaj urboj, lastfoje en la lernojaro 1916 en Budapeŝto. Intertempe kaj poste li kontribuis pri la literaturo. Lia edzino naskis du filojn. Li ricevis premion en 1923.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Sganarelle Molière főalakjáról (1881)
- Charles Dickens: Chuzzlewitt Márton élete és kalandja (tradukaĵo, 1885)
- Mikszáth Kálmánról (1886)
- Arany János ifjúsága (1897)
- Arany János élete és munkái (1901)
- Gyöngyösy István élete és munkái (1904, 1905)
- Gyöngyösy István Palinodiája (1916)
- A cár kosaras tótja (1923)
- Petőfiék Aszódon. – Petőfi anyjának családjáról. (5 volumoj, 1957)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM56829 hungarlingva datenaro de muzeo