László Lukács (monaĥo)

László Lukács [lAslO lukAĉ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Lukács László estis hungara jezuita monaĥo, arkivisto.

László Lukács (monaĥo)
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1910(nun 1910-10-27)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Mecenzéf
Morto la 16-an de novembro 1998
en  Italio Romo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo monaĥo • historiisto de kristanismo
vdr

László Lukács[1] naskiĝis la  27-an de oktobro 1910(nun 1910-10-27) en Mecenzéf (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Medzev en Slovakio), li mortis la 16-an de novembro 1998 en Romo.

Biografio redakti

László Lukács frekventis 2 gimnaziojn en Pécs, poste li estis laboristo, sed en 1931 li aliĝis al la jezuitoj en Budapeŝto. Li studis filozofion en Scienca Universitato Péter Pázmány (1935-1937), teologion en Szeged. Li pastriĝis en 1941, monaĥiĝis post 3 jaroj, pli poste li doktoriĝis en Scienca Universitato de Szeged. En 1947 li instruis en jezuita gimnazio en Kalocsa, sed en la sekva jaro tiaj lernejoj ĉesis en Hungario. Li disidis al Romo, kie inter 1948-1956 li laboris en jezuita arkivo, poste en jezuita instituto. Depost fino de la socialismo li alterne laboris en jezuitaj arkivoj de Romo kaj Budapeŝto.

Liaj elektitaj eldonaĵoj redakti

  • Documenta Romana historiae Societatis Iesu in regnis olim Corona Hungarica unitis (1959-1967)
  • Catalogi personarum et officiorum Provincae Austriae Societatis Iesu (1978-1995)
  • Monumenta Antiquae Hungáriae (1969-1987)
  • Catalogus generalis seu Nomenclator biographicus personarum Provinciae Austriae Societatis Iesu (1551-1773) (3 volumoj, 1987-1988)

Fontoj redakti

Referencoj redakti