László Papp (luktisto)

László Papp [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Papp László estis hungara luktisto, halterlevisto, olimpiano, trejnisto, juristo.

László Papp (luktisto)
László Papp
László Papp
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1905 (1905-01-04)
en Szentes
Morto 28-an de januaro 1989 (1989-01-28) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándGimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo amatora luktisto • halterlevisto • sporta trejnistojuristojuĝisto
vdr

László Papp[1] naskiĝis la 4-an de januaro 1905 en Szentes, li mortis la 28-an de januaro 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Papp maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1928, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en la 1950-aj jaroj.

Post la unua diplomo li estis juristo en Budapeŝto, Gödöllő, Újpest, inter 1957-1971 li laboris en la ĉefjuĝejo. Li ricevis premiojn en 1965 kaj 1970.

Sporta kariero redakti

László Papp inter 1923-1944 estis luktisto en signifa ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono dekfoje inter 1923-1934, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1925-1934 15-foje. En 1932 li estis hungara ĉampiono kiel halterlevisto. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kun arĝenta medalo en klasik-stila luktado, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua en 1927 kaj 1933 (en la lasta en liberstila luktado). Inter 1935-1949 li estis trejnisto, poste ĝis 1970 li havis postenon en sportklubo.

Liaj libroj redakti

  • A szabadbirkózás (1944)
  • A birkózás edzésmódszere (kun Mihály Matura, 1952)
  • A szabadfogású birkózás (kun Mihály Matura, 1953, 1958, germane 1957)
  • A kötöttfogású birkózás (kun Mihály Matura, 1955)
  • A birkózás. Kötött- és szabadfogású (1964, tralaborita 1970)

Fontoj redakti

Referencoj redakti