László Telegdy-Kováts

László Telegdy-Kováts [lAslO telegdi-kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Telegdy-Kováts LászlóTelegdy Kováts László estis hungara kemiisto, profesoro.

László Telegdy-Kováts [1] naskiĝis la 5-an de decembro 1902 en Hungara reĝlando en Galgóc (nuntempa Hlohovec en Slovakio). Li mortis la 11-an de majo 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Telegdy-Kováts frekventis gimnazion en Nyitra, sed pro Traktato de Trianon li jam abiturientis en Balassagyarmat en 1920, poste li akiris kemian diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1925. Post la diplomo li estis asistanto de Elek 'Sigmond. En 1927 li doktoriĝis en la universitato, poste li laboris en kemia instituto. En 1930 helpe de stipendio li vivis en Anglio. Inter 1942 kaj 1948 li gvidis firmaon "Hungara Sukero", poste li laboris en ministerio pri malpeza industrio. En 1950 li revenis por instrui en la menciita universitato, kie li estis dekano inter 1952-1955 kaj en 1957. En 1952 li doktoriĝis (DSc) antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li pensiuliĝis en 1972. Li ricevis 3 premiojn inter 1961-1964. Komence li okupiĝis pri kemio de grundoj, poste pri nutraĵoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Élelmiszerkémia és élelmezési iparok (1952)
  • Élelmezési iparok (1957) libro kun iu alia
  • Válogatott fejezetek az élelmiszerkémiából. Vitaminok és egyéb hatóanyagok. (1966)

Fontoj redakti