László Vargha [lAslO varga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vargha László estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1935, ordinara en 1964) de Hungara Scienca Akademio.

László Vargha
Persona informo
Naskiĝo 25-an de januaro 1903 (1903-01-25)
en Berhida
Morto 1-an de julio 1971 (1971-07-01) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Grammar School of Reformed College • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

László Vargha [1] naskiĝis la 25-an de januaro 1903 en Berhida. Li mortis la 1-an de julio 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Vargha frekventis mezlernejon en Pápa, universitaton en Budapeŝto inter 1921-1926. Post la diplomo li laboris unu jaron en Universitato de Budapeŝto apud Géza Zemplén, poste li studvojaĝis 3 jarojn en Berlino. Hejmenveninta en 1931 li esploris en la universitata instituto en Szeged. Li iĝis privata profesoro en 1935 en Szeged. Depost rehungariĝo de Kolozsvár li instruis en la loka universitato. Post la rerumaniĝo li translokiĝis al Budapeŝto, kie li laboris en farmacia instituto. Li okupiĝis precipe pri karbonhidratoj kaj medikamentoj. Li ricevis premion Kossuth en 1956, poste aliajn 3 premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Über das Co--Ferment der Milchsaureoxydation (1932) (kune kun Ilona Banga kaj Albert Szent-Györgyi)
  • Sztereospecifikus átalakulások a furil-ketoximok csoportjában (1958)
  • Methadone analogues containing the xanthene skeleton 2. : preparation of isomerie 9-N-morpholino-propyl-9-propionylxanthenes (1963)

Fontoj redakti