La 35a de majo, aŭ la Rajdo de Konrad al la Suda Maro

infanlibro de Erich Kästner

La 35-a de majo, aŭ la Rajdo de Konrad al la Suda Maro (germane Der 35. Mai oder Konrad reitet in die Südsee) estas infanlibro de Erich Kästner. La romano estis ilustrita de la ilustristo Walter Trier.

Der 35. Mai oder Konrad reitet in die Südsee
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Kästner
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1931
Ĝenro porinfana romano
vdr

Malkiel plejparto de aliaj verkoj de Kästner, kiuj estis fiksitaj en tute realisma tiutempa Germanio, tiu ĉi verko estas laboro kiu kombinas fantaston, sciencfikcion, satiron kaj sensencaĵon.

Resuma intrigo redakti

La verko rakontas pri Konrad kiu ricevas taskon por skribi eseon pri la Suda Maro, ĉar li estas bonkapabla pri matematiko kaj "havas neniun fantazion". Lia ekscentra onklo Ringelhuth kondukas lin tien, akompanate de parolanta ĉevalo nomata Negro Caballo kiun ili renkontis survoje.

Ili kune ekvojaĝas tra la ŝranko en la domo de Konrad. Ilia longa vojo tien estas kovrita de diversaj strangaj lokoj, kiel la lando de la mallaboremuloj, kie neniu faras ion ajn por vivteni kaj ĉiuj nutras sin per piloloj por ŝpari la problemon nutriĝi; la lando de la mirinda pasinteco, kie okazas je fiksita horo konkursoj, en kiuj famaj historiaj generaloj ludas kun stansoldatojn; aŭtomata urbo kie dominas futurisma teknologio (kiu en la tempo de verkado estis konsiderata sciencfikcio kiel homo parolanta per telefono, kiun li eltiras el sia poŝo); kaj la inversa mondo, kie la infanoj edukas siajn gepatrojn en la lernejo. Ĉio ĉi eĉ antaŭ ol ili atingis la Sudan Maron.

Post ĉi tiuj aventuroj, ili atingas la Sudan Maron glitante sur la ekvatoro, kaj renkontas la nigrablanke kovritan princinon Petroselo sur tropika insulo en Oceanio.

La tute intrigo okazas dum unu diurno, datita la 35-an de majo, kiu laŭ la verko estas la tago de mirakloj kaj mirindaĵoj.

Aludoj redakti

Laŭ la kalkulo de la nombro da tagoj, kiuj pasis ekde la komenco de la monato majo, iuj nomas la daton de la 4-a de junio kiel la "35-an de majo". En Ĉinio, kie cenzuro estas trudita al deklaroj kiuj estas nepopularaj ĉe la registaro, multaj homoj referencas al la okazaĵoj de Tien-An-Man Square sub la kodnomo "majo 35" (ĉar ili atingis ĝian sangoplenan kulminon la 4-an de junio 1989). Oni informis, ke post la popularigo de la uzo de tiu-ĉi frazo, eĉ la signoĉeno "35-a de majo" estas malpermesita por uzi en la ĉina socia reto Weibo [1]. Krome, iuj salutas unu la alian per "Feliĉan 35-an de majo" je la 4-an de junio, aŭ uzas ĉi tiun daton por eldoni artikolojn aŭ artikolojn pri tiu-ĉi verko [2].

Referencoj redakti