Le Mont-sur-Lausanne

komunumo de Svislando
(Alidirektita el La Clochatte)

Le Mont-sur-Lausanne (en Esperanto ankaŭ La Monto super Laŭzano) estas komunumo en la distrikto Laŭzano en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 6334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Le Mont-sur-Lausanne
Blazono de Le Mont-sur-Lausanne
Blazono de Le Mont-sur-Lausanne
Blazono de Le Mont-sur-Lausanne
Preĝejo de Le Mont-sur-Lausanne
Preĝejo de Le Mont-sur-Lausanne
Preĝejo de Le Mont-sur-Lausanne
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Laŭzano
Koordinatoj  46° 33′ 33″ N 6° 38′ 9″ O / 46.55917 °N, 6.63583 °O / 46.55917; 6.63583 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 33″ N 6° 38′ 9″ O / 46.55917 °N, 6.63583 °O / 46.55917; 6.63583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6334
Areo 9,82 km²
Alteco 702 m super marnivelo
Poŝtkodo 1052
Komunumkodo 5587
Mapo de Le Mont-sur-Lausanne
Mapo de Le Mont-sur-Lausanne
Situa mapo de Le Mont-sur-Lausanne
vdr

Geografio redakti

La komunumo Le Mont-sur-Lausanne situas ĉe la sudokcidenta deklivo de la montoĉeno Jorat en la Vaŭda Mezlando norde de Laŭzano. En la komunumo fontas la rivereto Flon. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Grand Mont kaj Petit Mont kaj la setlejoj La Clochatte, Les Planches, En Budron, La Naz, Longeraies, Etavez, kaj Penau, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,82 km², de kiuj 16,5% estas kovritaj de arbaro, 52,2% servas por agrikulturo kaj 30,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Mont-sur-Lausanne limas en nordo al Cugy, en oriento kaj sudo al Laŭzano, en sudoriento al Epalinges, en okcidento al Romanel-sur-Lausanne, kaj en nordokcidcento al la eksklavo Bel-Air de Laŭzano.

Trafiko redakti

Tra Le Mont-sur-Lausanne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Payerne. En sudo de la komunumo la svisa aŭtovojo A9 pasas tra ĝia teritorio, sur kiu situas la alveturejo Laŭzano-Blécherette. Pere de la lokaj busoj de Laŭzano la komunumo estas bone konektita al la publika trafikreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Mont-sur-Lausanne datiĝas el la jaro 1237 kiel Monte super Lausannam. En Le Châtelard estis trovitaj restaĵoj de rifuĝburgo, pri kies konstruepoko mankas informoj. Dum mezepoko Le Mont estis dividita al pluraj malgrandaj feŭdoj, kies koncedinto estis la episkopo de Laŭzano. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Le Mont-sur-Lausanne apartenis al la Voktejo Laŭzano, poste al la Distrikto Laŭzano.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti