Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Homa Lingvo [1] [2] estas 96-paĝa libro enkondukanta en la lingvosciencon, kiun originale verkis en Esperanto William Edward Collinson. Ĝi estas eldonita en la jaro 1927 ĉe Rudolf Mosse en Berlino kiel numero 18-19 de la serio Biblioteko Tutmonda.

La Homa Lingvo
La Homa Lingvo
La Homa Lingvo
Aŭtoro William Edward Collinson
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 96
vdr

La libro reaperis en 2019 en dulingva (Esperanta, angla) eldono redaktita de Angela Tellier kaj Wim Jansen. Ĝin eldonis UEA.

Titoloj de la ĉapitroj redakti

La naturo de la lingvo; Skizo de fonetiko; La bestaj krioj; La infana lingvo; Lingvaj ŝanĝoj; Disiĝo kaj unuiĝo; Fremdaj influoj; Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj; La klasifiko de la lingvoj.

Recenzoj redakti

 
 Prof. Collinson bone plenumis sian celon, verki enkondukon en lingvosciencon kiu ne estus tro scienca traktaĵo sed tamen estu valora vulgariga resumo. Efektive, La Homa Lingvo estas legata facile, ekzemple vivigas la teorion. Tre singardeme sin movas la aŭtoro sur kampo kie leĝoj ne povas havi la firmon kiun ili akiris en aliaj sciencoj. Tiel taŭga estas tiu libro ke leginte ĝin, oni volonte daŭrigus per pli detalaj studoj pri la ĉapitroj kiuj povis nur supraĵe esti prezentitaj; la intima strukturo de l' homaj lingvoj, iliaj disvolviĝo, komparado estas temoj tiel interesaj ke ni tre deziras iam viziti la tutan konstruaĵon, kies antaŭĉambron oni nur malfermis por ni. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝo 627
 
 La aŭtoro sukcesis prezenti al ni sciencan temon en agrabla, nepedanta stilo. La libro enhavas jenajn ĉapitrojn: La naturo de la lingvo, Skizo de fonetiko, La bestaj krioj, La infana lingvo, Lingvaj ŝanĝoj, Disiĝo kaj unuiĝo, Fremdaj influoj, Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj, La klasifiko de la lingvoj 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)
 
 Brila fenomeno: Tuta scienco en 4 horoj. Popularigo modela: ĝenerale interesa, klara kaj riĉa, neniel seka. Aranĝo originaleca. Enhavo: Naturo de la lingvo; skizo de fonetiko; bestaj krioj, infana lingvo, lingvaj sanĝoj, disiĝo kaj unuiĝo, fremdaj influoj; lingvo — karakterizilo de parolanto; klasifiko de la lingvoj; Bibliografio. Konstante rilatigo al Esperanto. Verko vere kleriga: instigas al plua studado, prezentas por ĝi solidan fundamenton. Formato poŝa. Preso klara. eraroj malmultaj. Prezo — ridinda. Kiu deziro restas ? Ke ankaŭ vi studu Coliinson! 
— Smi'al. Aŭstria Esperantisto n.39 (jan 1928)

Referencoj redakti

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4999 paĝo 416.
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Léon Courtinat

Bibliografio redakti

  • Recenzo de T. Grahame Bailey en Bulletin of the School of Oriental Studies, University of London, vol. 6, n-ro 1 (1930), paĝoj 271-272

Eksteraj ligiloj redakti