La Trezoro de l' Oraĵisto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Trezoro de l' Oraĵisto [1] [2] estas romano de la kroata klasika verkisto August Šenoa, eldonita en la jaro 1872.

La Trezoro de l' Oraĵisto
La Trezoro de l' Oraĵisto
La Trezoro de l' Oraĵisto
Aŭtoro August Šenoa
Eldonjaro 1911
Urbo Zagrebo
Eldoninto Nakladna Tiskara Antuna Scholza
Paĝoj 290
vdr

La libro estas tradukita en plurajn fremdajn lingvojn.

Fran Kolar (Krom) esperantigis ĝin el la kroata. Tiu ĉi traduko aperis en la jaro 1911 290-paĝe en Zagrebo. Pri la kvalito de la traduko ekzistas malsimilaj opinioj. En la reto la romano estas legebla en PDF-formato.

Enhavo redakti

La historia romano priskribas Zagrebon en la 16-a jarcento, analizas rilatojn inter burĝoj kaj nobeloj, inter la enlandanoj kaj eksterlandanoj (germanoj, turkoj), surbaze de historiaj dokumentoj. La precipaj figuroj, imprese bildigitaj, estas la maljuna oraĵisto Petar Krupiĉ, lia bela filino Dora, intriganto Grga Ĉokolin kaj Stjepka kaj Pavlo Gregorijanec.

Recenzoj redakti

 
 Multaj kunmetitaj vortoj trafe faritaj, bildesprimoj, rimarkindaj metaforoj
— 1929, Petro Stojan, Bibliografio de Internacia Lingvo, p. 371
 
 Belega bildo de la mezepoka kruela kaj persista interbatalado de l‘ Zagreba burĝaro kaj aristokrataro. La stilo tute ne estas malbona. La traduko enhavas strangaĵojn, kredeble naciismojn. 
— 1912, M. Ŝidlo, La Ondo de Esperanto, p. 72
 
 Maro da eraroj. 
— aprilo 1912, P. J. Cameron, The British Esperantist

[3]

 
 Do, ankaŭ en mia patrujo aperis la unua esperanta libro! Kaj tuj: tuta

romano, granda, dika, 290 paĝa volumo ! La energio, — kaj precipe la volo de la tradukinto estas vere laŭdinda, sed — bedaŭrinde kun la aldono de tia dua duono de l’konato frazo :— mankis la forto ! . Kion ? mi aŭdas jam la demandon, — ĉu vi havas tiom da kuraĝo, ke vi ankaŭ kontraŭ nia estiminda eminentulo : Dro Bein (Kabe) direktas Vian plumon ? j — Ĉu ne estas tuj sur unu el la unuaj paĝoj presita :

« .... Kaj antaŭdiras plenan sukceson ; juĝante laŭ la stilo de via letero mi ne dubas, ke la trezoro de l'orajisto estos vera.— ornamo de nia literaturo. R. Bein, (Kabe)».

Jes, tio estas vera. — S-ro tradukinto mi devas plejakre malaprobi, — eĉ tiam, se la antaŭdiro de nia tre estimata eminentulo estus efektiviĝinta. Kontraŭ tia reklamo devas protesti precipe mi, kiel samnaciano de l’ tradukinto, ke la eksterlandaj esperantistoj kaj nia honorinda S-ro Bein ne prijuĝu nin laŭ la nelojala agadmaniero de l’ S-ro tradukinto. Nun, al la tradukaĵo mem ! S-ro tradukinto unue tute ne atentis la regularon por tradukontoj pri la elekto de tradukota verko. Mi tute konsentas kun la tradukinto, ke « La trezoro de l'oraĵisto » estas vera perlo de l’Kroata literaturo, sed pro tio, ĉar ĝi estas eminente nacia verko laŭ stila kaj tema vidpunkto, ĝi ne estis oportuna por traduko en Esperanton kaj pro tio ankaŭ estis multaj frazoj tre malfacilaj por traduko. Mi direktas al la tradukinto nur ĉi tiun demandon: kiun eksterlandanon, — kiu ne vidis nian Zagrebon, ĉ(e)furbon de Kroatujo en nuna stato — povas interesi tre ampleksaj priskriboj.de l' sama urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo dum la XVI-a jarcento ? Due, s-ro tradukinto tre ofte tradukis ne la sencon, la ideojn de l'verko, sed ĝiajn vortojn, eĉ literojn. Pro tio okazis ke multaj frazoj estas tute ne kompreneblaj por tiuj, kiu ne konas la originalon. Oni tiom kaj tiom akceptas, ke la tradukaĵo devas esti fotograĵo de l'originalo Estas kompreneble, ke tiu fotografaĵo estas la plej brua kaj fidela, kiom oni povas la saman ideon traduki per la samaj vortoj, sed se tio ne estos ebla, forĵetu la samajn vortojn, kaj esprimu nur la saman ideon, ĉarĝi estas la ĉefaĵo, la celo, la vortoj estas ja nur rimedoj. Kelkfoje S° tradukinto faris la kontraŭon : li ne volis esprimi la saman ideon per la samaj vortoj, kvankam li tiamaniere povis plej fidele fotografe la saman ideon. Mi aludas precipe la surskribon de l' verdo. Kial do se tradukinto ne tradukis : « Zlatarovo zlato » laŭvorte : La oro de l'oraĵsto ». Ĉu li ne vidas ke la verkisto mem volis arbitre uzi la samajn radikojn : Zlatarovo Zlato ? Kaĵ en Esperanto signifus tiaj vortoj la saman ideon kiel en la Kroata originalo. Kontraŭe, S° tradukinto kelkfoje tiel obstine sekvis la fidelecon de tradukado, ke li fotografis eĉ signojn! En la originalo troviĝas : "Pomoz, Bog !" (i. e. pomozt Bog) kio laŭvorte signifas: Helpu Dio ! sed, s° tradukinto opiniis, ke li devis konservi ankaŭ la apostrofon kaj tradukis: Help’ Dio ! — kaj tio signifas en Esperanto — nenion. Mi citas kelkajn ekzemplojn por montri, ke s-o Kolar tradukis nur la vortojn, kaj ne la sencon kaj ideo : ne e(s)tas bone ; ili sin laŭdis : Kroate pohvalise se, sed ili fanfaronis ; ili sin haltis, sed : ili haltis. La frazo: « li alepziĝis (sic) la metion « estas malbona laŭ gramatika kaj logika vidpunkto. Unue, la kun sufikso ĝi (sic) kunmetitaj verboj, ne estas transvivoj kaj ili ne povas havi objekton, kaj due la frazo estas tute ne komprenebla. La senco estas ĉi tio : li edziĝinte ricevis la metion, aŭ ; li dote ricevis la metion. Ne estas bone tradukita laŭvorte : ducent ĉenojn da tero, sed : ducent akreojn da grundo ; ne : terura avertaĵo al ĉiuj perfiduloj, sed : terura avertilo....; ne : ĉe la mueliloj... sed : ĉe la muelejoj ; ne : postlarmaj okuloj, sed: larmoplenaj okuloj, ne : La popolo sin dislarĝigas. Maldensejo aperis sur la placo, sed : La popolo disigis. La placmezo restis senhoma. Maldensejo estas senarba loko en la mezo de arbaro. (Kabe : Vortaro de Esperanto). — Kiaj estas « pafiloj kun lipharoj » ? Ne estas bone : krudŝtono de ilia rajto sed : fundamenta ŝtono... Tute malbone estas tradukita la kroata vorto . Zupan (i) : Komitatestro anstataŭ : departementestro aŭ : guberniestro. S-ro tradukinto konfuzis esperantan vorton: komitato kaj latin-germanan vorton : das Comitat (Kroate: jupanija) kaj al tiu lasta vorto aldonis esperantan sufikson : — estro, kaj — kompreneble — obtenis tute alian esperantan vorton. Vera sensencaĵo estas : « la novsektanoj en roma imperio folie vekiĝas ». En nacia idiomo serbo-kroata tio signifas : are aŭ amase. Ne estas bone : mallaŭmonten, ĉar mal laŭ signifas ĉi tie nenion. Oni diras : montsupron kaj montmalsupren. Mi povus ankoraŭ multajn malbonaĵojn citi, sed mi opinias ke la supraj ankaŭ sufiĉas. Mi devas ankoraŭ konstatite S-ro tradukinto faris ankaŭ multajn gramatikajn erarojn, kiuj montras la mankon de rudimenta kono gramatika. Sed, fine mi devas konfesi ankaŭ tion, S-ro tradukinto sukcesis kelkajn partojn tre bele, eĉ modele traduki. Kaj tio igas min konkludi, ke S-ro tradukinto faris sian laboron kun nesufiĉa atentemo.

Do, la alian fojon kun pli multa atentemo, kaj — modesteco ! Anstataŭi la leteron de Kabe, — antaŭmetu S-ro tradukinto (antaŭ sin) lian bonegan — vortaron ! 
— P.O. Belga Esperantisto n045 (jul 1912)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, nro 4224, paĝo 371
  2. 1934 : Enciklopedio de Esperanto
  3. Simile al P. J. Cameron recenzis ankaŭ aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti