Lajos Cziráki
Lajos Cziráki [lajoŝ cirAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cziráki Lajos estis hungara pentristo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Lajos Cziráki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cziráki Lajos |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1917 en Hegyeshalom |
Morto | 1-an de junio 2003 (86-jaraĝa) en Győr |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Lajos Cziráki [1] Arkivigite je 2018-03-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 6-an de januaro 1917 en Hegyeshalom, li mortis la 1-an de junio 2003 en Győr.
Biografio
redaktiLajos Cziráki frekventis gimnazion en Pápa, poste li akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1944 kaj paralele ankaŭ pedagogian diplomon. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Szőnyi, Zsigmond Kisfaludi Strobl kaj Nándor Lajos Varga. Dum la studentaj jaroj en 1942 kaj 1943 li havis stipendiojn en Romo kaj en 1940 kaj 1942 li ricevis premiojn. Post la diplomoj li tuj soldatiĝis, en Francio li estis militkaptito. Postmilite li pentradis jaron en Francio, poste li hejmenvenis kaj forlasis la pentradon. Inter 1946 kaj 1959 li instruis en pedagogia altlernejo de Pápa, poste en simila instituto de Győr (sed en Győr li denove pentradis). Li kreis pli malofte grafikaĵojn kaj skulptaĵojn. Inter 1968-1979 li instruis en gimnazio, poste emeritiĝis. Li ricevis premiojn inter 1940-1999.
Elektitaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- Enteriör (pentraĵo)
- A jó pásztor (altara bildo de Baziliko de Győr, 1996)
- pentraĵo en Preĝejo Sankta Anna (Pápa)
Elektitaj artaĵoj
redakti- Fertőd (akvaforto)
- Épül a győri színház (akvaforto)
- busto pri Miklós Révai en Győr
- reliefo en muziklernejo de Pápa
- restaŭritaj freskoj de Preĝejo de Sankta Stefano (Pápa)
Lia disĉiplo
redaktiMemorigiloj
redakti- memortabulo en Győr (2011)