Lajos Mányai
Lajos Mányai [lajoŝ mAnjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mányai Lajos estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Mandl, li estis filo de Zsigmond Mányai, lia edzino estis Zsuzsa Simon, ilia filino estis Zsuzsa Mányai.
Lajos Mányai | |
---|---|
Lajos Mányai | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mandl Lajos |
Naskiĝo | la 10-an de januaro 1912 en ![]() |
Morto | la 24-an de novembro 1964 en ![]() |
Mortokialo | kora malsufiĉo |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Zsigmond Mányai |
Edz(in)o | Zsuzsa Simon |
Infano | Zsuzsa Mányai |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Mányai [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1912 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de novembro 1964 en Budapeŝto.
Biografio Redakti
Lajos Mányai devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1933. Li komencis sian aktoran karieron en Bratislavo, poste en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1937-1939 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste pro la kontraŭjudaj leĝoj li rajtis ludi nur en juda teatro. En 1940 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li apartenis al Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea, poste al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ricevis premiojn en 1953 kaj 1960. Lia edzino naskis filinon en 1949.
Elektitaj teatraj roloj Redakti
- William Shakespeare:
- Rikardo la 3-a - Lord Hastings
- La dresado de la megero - Baptista
- Molière:
- Tartufo - Orgon
- L'École des femmes (Lernejo de virinoj) - Chrysalde
- Friedrich Schiller: Wilhelm Tell - Gessler
Elektitaj kinaj filmaj roloj Redakti
- Subplando da tero (1948)
- Állami Áruház (1953)
- Dolarpaĉjo (1956)
- Férjhez menni tilos (1963)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj Redakti
- Tanya a viharban (1958)
- Vízivárosi nyár (1964)
Dubladaj roloj Redakti
Lia libro Redakti
- Láthatatlan színház (kun Oszkár Ascher kaj Zsuzsa Simon), 1941)
Fontoj Redakti
- [3]
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto