Lajos Szodoray

Hungara kuracisto, historiisto de medicino

Lajos Szodoray [lajoŝ sodorai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szodoray Lajos estis hungara haŭtkuracisto, venerologo, altlerneja instruisto.

Lajos Szodoray
Lajos Szodoray
Lajos Szodoray
Persona informo
Naskiĝo 26-an de marto 1904 (1904-03-26)
en Budapeŝto
Morto 24-an de novembro 1980 (1980-11-24) (76-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • dermatologo • historiisto de medicino • universitata instruisto
vdr

Lajos Szodoray[1] naskiĝis la  26-an de marto 1904(nun 1904-03-26) en Budapeŝto, li mortis la 24-an de novembro 1980 en Debrecen.

Biografio redakti

Lajos Szodoray maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1922, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1928, sed en 1925 li studis en Universitato de Vieno. Post la diplomo li praktikadis jaron en instituto, inter 1929–1943 li estis asistanto, inter 1943–1950 lektoro, inter 1943–1949 docento. Intertempe li akiris dermatologian kaj venerologian licencojn en 1931. Depost 1949 li laboris en kliniko de Medicina Universitato de Debrecen ĝis la emeritiĝo en 1972 plejparte kiel profesoro kaj klinikestro. En la studjaro 1952 li estis ankaŭ fakultatestro. Li kandidatiĝis (CSc) en 1952, li doktoriĝis (DSc) en 1955 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis la psoriazo kaj li establis ilojn por la laboratorio. Li edziĝis en 1937, poste 4 gefiloj naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1953-1976.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A bőrgyógyászat haladása az 1938. évben. (1939)
  • A későn felfedezett syphilis-esetek gyakoriságáról. (1942)
  • A penicillin és az antibioticumok felfedezésének története. A penicillin előállítása, kémiája és hatástana. (1947)
  • Bőr- és nemibetegségek. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1951, 1953, 1960, 1962)
  • Collagen betegségek. (kunaŭtoro, 1963)
  • Iconographia selecta dermatohistologica. Ein dermatologischer Atlas. (kunaŭtoro, 1975)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti