Lanitanagroj
Lanitanagroj (Lanio) estas genro de birdoj el familio Thraupidae, alinome tanagroj.
Lanitanagroj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Iĉo de blankagorĝa lanitanagro (Lanio leucothorax) en Kostariko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Taksonomio
redaktiLa genron enkondukis franca ornitologo Louis Pierre Vieillot en jaro 1816, kaj la ora lanitanagro (Lanio fulvus) estas deklarita ĝia tipa specio.[1][2] La scienca nomo de la genro estas modifita nomo de tute alia birdogenro: la lanioj (Lanius), enkondukita far Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae de jaro 1758.[3] Lanitanagroj vere iom similas aspekte al lanioj, sed kaj sistematike, kaj geografie, kaj ekologie ili estas tute malsamaj birdoj. La latina nomo por lanitanagroj, kiu estas samtempe Esperanta nomo por lanio, povas kaŭzi konfuzon por Esperantistoj.
Specioj
redaktiLaŭ la nuna sistematiko la genro enhavas 4 speciojn:[4]
Bildo | Scienca nomo | Kutima nomo | Distribuo |
---|---|---|---|
Lanio fulvus | Flava lanitanagro | Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Peruo, Surinamo, kaj Venezuela | |
Lanio versicolor | Blankflugila lanitanagro | Bolivio, Brazilo, kaj Peruo | |
Lanio aurantius | Nigragorĝa lanitanagro | Belizo, Gvatemalo, Honduro, kaj Meksiko | |
Lanio leucothorax | Blankagorĝa lanitanagro | Kostariko, Honduro, Nikaragvo, kaj Panamo |
Referencoj
redakti- ↑ Vieillot, Louis Pierre. (1816) Analyse d'une Nouvelle Ornithologie Élémentaire (france). Paris: Deterville/self.
- ↑ (1970) Check-list of Birds of the World 13. Museum of Comparative Zoology.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ New World warblers, mitrospingid tanagers. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 4 October 2019 .