Saint-Brais

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Chésal)

Saint-Brais (malnova germanlingva nomo Sankt Brix) estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 223 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Saint-Brais
Blazono de Saint-Brais
Saint-Brais
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 18′ 25″ N 7° 6′ 50″ O / 47.30694 °N, 7.11389 °O / 47.30694; 7.11389 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 25″ N 7° 6′ 50″ O / 47.30694 °N, 7.11389 °O / 47.30694; 7.11389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 223
Areo 15,19 km²
Alteco 967 m super marnivelo
Poŝtkodo 2874
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Saint-Brais
vdr

Geografio redakti

Saint-Brais situas sur kresto de la Ĵurasa Montaro en nordoriento de la Liberaj Montoj. Norde ĝin limigas la profunda valo de la rivero Doubs. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝ la vilaĝetoj Bollement, Les Métairies, Le Péquie kaj Le Chésal. En la fundo de la valo en la sudo de la komunumo situas la Lageto de Bollement, el kiu fontas la rivereto Tabeillon, alfluanto de Sorne, kiu siavice nutras la riveron Birs. Saint Brais do situas sur la akvodislimo de la riversistemoj de Rodano (Mediteraneo) kaj Rejno (Norda Atlantiko).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,19 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 50% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Saint-Bais limas en nordo al Clos du Doubs, en oriento al Glovelier, en sudoriento al Saulcy, kaj en okcidento al Montfaucon. Okcidente de la komunumo troviĝas krome la malgranda eksklavo Les Sairains, kiu limas oriente al Montfaucon kj okcidente al Lajoux.

Trafiko redakti

Tra Saint-Brais pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de La Chaux-de-Fonds al Delemonto, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio tra la vilaĝo. En la valo ekzistas la haltejo Bollement ĉe la trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj de Saignelégier al Glovelier.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Saint-Brais datiĝas el la jaro 1275 kiel Sem Bris.[1]

Dum mezepoko Saint-Brais apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Saint-Brais apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Saint-Brais al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Saint-Brais apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti