Le Noirmont

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Le Peu-Péquignot)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Noirmont (stacidomo).
Le Noirmont
Blazono de Le Noirmont
Trajnoj de la Ĵurasaj Fervojoj en la stacidomo de Le Noirmont
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Franches-Montagnes
Koordinatoj  47° 13′ 30″ N 6° 57′ 25″ O / 47.22500 °N, 6.95694 °O / 47.22500; 6.95694 (mapo)Koordinatoj: 47° 13′ 30″ N 6° 57′ 25″ O / 47.22500 °N, 6.95694 °O / 47.22500; 6.95694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1655
Areo 20,40 km²
Alteco 971 m super marnivelo
Poŝtkodo 2340
Komunumkodo 6754
Mapo de Le Noirmont
vdr

Pri la komunumo redakti

Le Noirmont (prononcu: lönoarmont, malnova neplu uzata germana nomo: Schwarzenberg) estas komunumo en la distrikto Franches-Montagnes en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 1655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Le Noirmont situas sur alteco de 971 m s.m. la altebenaĵo de la Liberaj Montoj kvar kilometrojn okcidente de la distriktĉefloko Saignelégier. Norde la komunumo limas al Francio, kiun limon formas rivero Doubs en la grundo de kanjonsimila deklivo. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la kavaĵo de La Chaux-d'Abel. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la vilaĝetoj Le Peu-Péquignot, Le Creux-des-Biches, Les Barrières kaj Les Côtes. La plej alta punkto de la komunumo situas sur la altaĵo Point de Vue sur alteco de 1170 m s.m. en la sudo de la komunumo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,90 km², de kiuj 38% estas kovritaj de arbaro, 58% servas por agrikulturo, kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Le Noirmont limas en nordokocidento al Charmauvillers (Francio), en nordo al Saignelégier, en nordoriento kaj ankaŭ en sudoriento al Muriaux, en oriento al Les Breuleux, en sudo al Saint-Imier (BE), en sudoriento al Les Bois, kaj en okcidento al Charquemont (Francio).

Trafiko redakti

Tra la komunuma teritorio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Delemonto al La Chaux-de-Fonds. Paralele al la kantona ĉefvojo kondukas la mallarĝŝpura trajnlinio de la Ĵurasaj Fervojoj, kiu disponas pri stacidomo en la ĉefvilaĝo kaj en Le Creux-des-Biches. Alia linio de la sama fervojkompanio kondukas de Le Noirmont al Tramelan.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Le Noirmont datiĝas el la jaro 1397 kiel Noirmont. La nomo devenas de la nomo de la regiono, kiu jam en tiu tempo nomiĝis La Noire Montagne (france por La Nigra Montaro).[1]

Dum mezepoko Le Noirmont apartenis al la Senjorejo Liberaj Montoj, kiu troviĝis sub la regado de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca Revolucio de 1792 Le Noirmont apartenis dum unu jaro al la Raŭraka Respubliko kaj tiam de 1793 ĝis 1800 al la franca departemento Mont-Terrible, kiu tiam estis integrita al la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la komunumon Le Noirmont al la distrikto Franches-Montagnes de la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Le Noirmont apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti