Lead Belly
Huddie William LEDBETTER (20a de Januaro, 1888 – 6a de Decembro, 1949) estis afrik-usona kantisto kaj muzikisto de bluso kaj popola muziko. Li estis fama pro sia forta voĉo, virtuozismo per dekdu-korda gitaro, kaj la popolkantaj normigoj kiujn li enkondukis. Li estis plej bone konata kiel Lead Belly. Kvankam multaj registrolistoj literumis lin kiel "Leadbelly", li mem verkis "Lead Belly", kio estas ankaŭ la literumado sur lia tomboŝtono[1][2] kaj la literumado uzita de la Fondaĵo Lead Belly.[3]
Lead Belly | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Huddie William Ledbetter |
Aliaj nomoj | Lead Belly • Walter Boyd |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1888 en Luiziano |
Morto | 6-an de decembro 1949 (61-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Amiotrofa lateralsklerozo |
Tombo | Mooringsport (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Luiziano |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Martha Promise (en) |
Okupo | |
Okupo | akordionisto surstrata artisto kantisto gitaristo komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.leadbelly.org/ |
Lead Belly kutime ludis dekdu-kordan gitaron, sed li ankaŭ ludis pianon, mandolinon, harmonikon, violonon, kaj "windjammer" (diatona akordiono).[4] En kelkaj registraĵoj, li kantis dum aplaŭdado aŭ piedoklakado.
La kantoj de Lead Belly kovris ampleksan gamon de ĝenroj kaj temoj kiel gospelo; bluso pri virinoj, drinkado, prizonvivo, kaj rasismo; kaj popolkantoj pri vakeroj, prizono, laboro, maristoj, bovobredado, kaj dancado. Li verkis kantojn ankaŭ pri personoj el la novaĵoj, kiel Franklin D. Roosevelt, Adolf Hitler, Jean Harlow, la boksisto Jack Johnson, la junuloj de Scottsboro kaj Howard Hughes. Lead Belly estis metita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1988 kaj en la Luiziana Muzikfamula Promenejo en 2008.
Notoj
redakti- ↑ Huddie William "Lead Belly" Ledbetter at Find a Grave [1] Alirita la 5an de Junio 2018.
- ↑ "Delta Blues.net". Arkivita el la originalo en la 19a de Septembro, 2010. [2] Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Junio 2018.
- ↑ "Lead Belly Foundation". LeadBelly.org. Arkivita el la originalo en la 23a de Januaro, 2010. [3] Arkivigite je 2010-01-23 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5an de Junio 2018.
- ↑ (Somero 1994) “Leadbelly and His Windjammer: Examining the African American Button Accordion Tradition”, American Music 12 (2), p. 148–166.