Jim GRANT (naskita la 29-an de oktobro 1954), kiu verkas sub la plumnomo Lee CHILD, estas brita verkisto de fikcia detektiva-krimromanoj.

Lee Child
Persona informo
Lee Child
Naskonomo Jim Grant
Naskiĝo 29-an de oktobro 1954 (1954-10-29) (69-jaraĝa)
en Coventry
Lingvoj angla vd
Loĝloko Birmingham vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Sheffield • King Edward's School • University of Sheffield • King Edward's School, Birmingham vd
Subskribo Lee Child
Familio
Gefratoj Andrew Grant vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • aŭtoroscenaristo • filmaktoro • televida produktoro vd
Laborkampo literary activity • television production vd
Aktiva dum 1995– vd
Verkado
Verkoj Killing Floor ❦
Die Trying ❦
Tripwire ❦
Echo Burning ❦
The Enemy ❦
One Shot ❦
The Hard Way ❦
Bad Luck and Trouble ❦
Gone Tomorrow ❦
Worth Dying For ❦
The Affair ❦
A Wanted Man ❦
Never Go Back ❦
Personal ❦
Make Me ❦
Night School ❦
The Midnight Line ❦
Die Trying ❦
Echo Burning vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ĉefrolulo en liaj romanoj estas Jack Reacher. Lia unua romano Deadly Money gajnis la premio Antony por la plej bona unua romano.

Vivo redakti

Jim Grant naskiĝis en Coventry, Anglio en 1954. Li studis juron sed neglektis siajn studadon ĉar li ne volis fariĝi advokato. Poste li laboris ĉe la televidproduktadfirmao "Granada", verkis scenarojn, antaŭfilmojn kaj reklamvideojn. En 1995, post dek ok jaroj da laboro, li estis maldungita kaj komencis verki. En 1998 li translokiĝis al Usono kaj ekde tiam li loĝas en la antaŭurboj de Novjorko. Lia unua romano, Deadly Money, estis publikigita en 1997. Ĝis 2022 li publikigis dudek ses romanojn, kiuj estis tradukitaj en multajn lingvojn, sed ankoraŭ neniu en Esperanto.

Grant estas verkisto de unu detektivo - la heroo de ĉiuj liaj romanoj estas Jack Reacher, iama armea policisto, hardita (angle Private Eye (privatokululo) aŭ Hard Boiled (hardbolata)), emerita majoro de la Usono-Armeo, kiu funkciis kiel enketisto en la armea polico. Li havas akran okulon kaj mirigan memoron por la plej malgrandaj detaloj. La gvidprincipo de ĉiuj romanoj estas la hazarda renkonto de Reacher kun krimo dum liaj vagadoj tra Usono, kaj la neatendita solvo de la krimo. Reacher kutime prenas surprizajn kaj netradiciajn movojn, kiuj helpas lin venki malfacilaĵojn survoje al solvo.

La stilo de Grant estas rapida kaj kontinua suspenso. Serio de eventoj kiuj disvolviĝas rapide en mallonga tempo, kutime en unu el la ŝtatoj de Usono, kiu ŝanĝiĝas de romano al romano. La verkado estas saturita per geografiaj priskriboj, kaj detalaj priskriboj de armiloj kaj batalkapabloj. La heroo de Grant agas decide kaj rapide kaj mortige batas siajn malamikojn, kiuj ĉiam estas harditaj krimuloj.

En januaro 2020, Grant sciigis ke li retiriĝus de verkado de la Jack Reacher romanoserio kaj pludonus ĝin al lia frato, Andrew Grant. Li planas kunverki la sekvajn romanojn kun sia frato antaŭ transdoni la verkadon al li ekskluzive.

Iuj el lia romanoj estis adaptitaj en filmoj kaj televidserioj

Verkaro redakti

# Titolo Eldonjaro ISBN Perspektivo
1 Killing Floor 1997 0-593-04143-7 unua persono
2 Die Trying 1998 0-593-04144-5 tria persono
3 Tripwire 1999 0-593-04393-6 tria persono
4 The Visitor (UK), or Running Blind (US) 2000 0-593-04399-5 tria persono
5 Echo Burning 2001 0-593-04659-5 tria persono
6 Without Fail 2002 0-593-04686-2 tria persono
7 Persuader 2003 0-593-04689-7 unua persono
8 The Enemy 2004 0-593-05182-3 unua persono
9 One Shot 2005 0-593-05183-1 tria persono
10 The Hard Way 2006 978-0-593-05184-9 tria persono
11 Bad Luck and Trouble 2007 978-0-593-05701-8 tria persono
12 Nothing to Lose 2008 978-0-593-05702-5 tria persono
13 Gone Tomorrow 2009 978-0-593-05705-6 unua persono
14 61 Hours 2010 978-0-593-05706-3 tria persono
15 Worth Dying For 2010 978-0-593-06566-2 tria persono
16 The Affair 2011 978-0-593-06570-9 unua persono
17 A Wanted Man 2012 978-0-593-06573-0 tria persono
18 Never Go Back 2013 978-0-593-06574-7 tria persono
19 Personal 2014 978-0-593-07382-7 unua persono
20 Make Me 2015 978-0-593-07388-9 tria persono
21 Night School 2016 978-0-593-07390-2 tria persono
22 The Midnight Line 2017 978-0-593-07818-1 tria persono
23 Past Tense 2018 978-0-593-07819-8 tria persono
24 Blue Moon 2019 978-1-787-63219-6 tria persono
25^ The Sentinel 2020 978-1-787-63361-2 tria persono
26^ Better Off Dead 2021 978-1-787-63373-5 unua persono
27^ No Plan B 2022 978-1-787-63375-9
28^ The Secret 2023 978-1-787-63377-3

^ Kunverkita fare de Jim kaj Andrew

Eksteraj ligiloj redakti