Melano

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lenaccio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maroggia-Melano (stacidomo).

Melano estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1325 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Melano
Blazono de Melano
Blazono de Melano
Blazono de Melano
Stacidomo de Maroggia-Melano
Stacidomo de Maroggia-Melano
Stacidomo de Maroggia-Melano
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 55′ 30″ N 8° 59′ 2″ O / 45.92500 °N, 8.98389 °O / 45.92500; 8.98389 (mapo)Koordinatoj: 45° 55′ 30″ N 8° 59′ 2″ O / 45.92500 °N, 8.98389 °O / 45.92500; 8.98389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1325
Areo 4,64 km²
Alteco 294 m super marnivelo
Poŝtkodo 6818
Komunumkodo 5197
Mapo de Melano
Mapo de Melano
Mapo de Melano

Geografio redakti

Melano situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Lugano en la sudo de la Distrikto Lugano. Oriente de la komunumo leviĝas la Monto Generoso. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Melano kaj Lenaccio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,64 km², de kiuj 73,9% estas kovritaj de arbaro, 4,0% servas por agrikulturo kaj 16,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Melano limas en nordo al Rovio, en oriento al Castel San Pietro, en sudo al Mendrisio, en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Riva San Vitale, kaj en sudokcidento al Maroggia.

Trafiko redakti

Tra Melano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn norde en Bissone, respektive 5 kilometrojn sude en Mendriso. Apud la komunuma limo kun Marroggia situas la stacidomo Maroggia-Melano ĉe la trajnlinilo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso, per kiu la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto. La komunumo disponas ankaŭ pri haltejo por la liniŝipoj sur la Lago de Lugano.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Melano datiĝas el la jaro 799 Mellani. Dum mezepoko la lagohaveno de Melano apartenis al la urbo Como. Ĝi havis en la 12.a jarcento strategian signifon en la lukto kontraŭ la Duklando Milano. En la jaro 1449 estis menciita muro inter Melano kaj Capolago. En la jaro 1798 Melano apartenis dum mallonga tempo al la Respubliko Riva San Vitale.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti