Leo Jogiches
Leo(n) Jogiches (17-a de junio 1867 – 10-a de marto 1919),[1] konata ankaŭ laŭ lia partia nomo Leon Tyszka (Tyska, Tyshko, Tyshka) estis marksisma revoluciulo aktiva en Litovio, Pollando, kaj Germanio.
Leo Jogiches | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Leo Jogiches | ||
Naskiĝo | 17-an de julio 1867 en Vilno | |
Morto | 10-an de marto 1919 (51-jaraĝa) en Moabit Prison, Berlino | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Loko de sepulto | Zentralfriedhof Friedrichsfelde vd | |
Lingvoj | pola • germana • rusa vd | |
Ŝtataneco | Svislando • Pollando • Rusia Imperio vd | |
Partio | Socialdemokratia Partio de Germanio vd | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Amkunulo | Roza Luksemburg vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Leon Tyszka vd | |
Okupo | politikisto • revoluciulo • redaktisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio redakti
Jogiches estis en Vilnius, sia naskoloko, samtempulo de Feliks Dzerĵinskij kaj de Arkadi Kemer. Oni konas malmulte pri la komencaj jaroj de Jogiches pro la sekretema laborkutimaro de la konspiraj jaroj. Li aliĝis al revolucia etoso kaj iĝis estro ĉirkaŭ 1885 antaŭ esti arestita en 1888 kaj 1889.[1] En 1893 li helpis formi la novan organizon de la Social-Demokrata Partio de la Reĝlando Pollando (SDKP, poste SDKPiL) kun Rosa Luxemburg. Jogiches kaj Luxemburg enamiĝis unu de alia, kio daŭris dum ilia tuta vivo spite la malfacilojn.[2] La verko de ambaŭ ne povas esti separata, kvankam kun klara labordivido, Jogiches estis organizanto dum Luxemburg estis teoriulino.
Jogiches estis fondinta membro de la Spartakisma Ligo, revolucia maldekstra organizo de la Social-Demokrata Partio de Germanio, formita komence de la Unua Mondmilito fare de Karl Liebknecht, Luxemburg, Franz Mehring kaj aliaj. La 1-a de januaro 1919 la Ligo iĝis la Komunista Partio de Germanio.
La Spartaka Ligo kondukis al la germana komunisma revolucio de 1918/1919, kiu malsukcesis, post kio Luxemburg kaj Liebknecht estis murditaj de registaraj trupoj. Jogiches estis murdita en Berlino kiam li klopodis enketi pri la murdoj de Luxemburg kaj Karl Liebknecht.
Referencoj redakti
- ↑ 1,0 1,1 Prokhorov, Aleksandr Mikhaĭlovich, 1982, Jogiches, Leo, Great Soviet Encyclopedia, Macmillan Educational Company, New York, New York, lccn=73010680
- ↑ Luxemburg, Rosa. (1979) Comrade and Lover: Rosa Luxemburg's Letters to Leo Jogiches, Ettinger, Elżbieta (trad.), Pluto press.. ISBN 0861043472.
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- New Crime of the German "Social-Democratic Government" prelego de Zinoviev post la morto de Jogiches.