Franz Erdmann MEHRING (naskiĝinta en la 27-a de februaro 1846 en Sławno, mortinta en la 28-a de januaro 1919 en Berlino) estis germana ĵurnalisto kaj historiisto.

Franz Mehring
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1846 (1846-02-27)
en Sławno
Morto 29-an de januaro 1919 (1919-01-29) (72-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Zentralfriedhof Friedrichsfelde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo historiistoĵurnalistopolitikistopublikigisto • filologo • dramaturgo
vdr

Vivo redakti

Originante el severe protestanta kaj prusiema gepatra domo Mehring trapasis la abiturientan ekzamenon en Gryfice kaj studis poste en Leipzig klasikan filologion. Verŝajne tiutempe okazis la unua renkontiĝo kun la politika movado de August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht pere de la Saksia popola partio. Post la ŝanĝo de la universitato (al Berlino) Mehring aliĝis al la redakcio de la berlina taggazeto Die Zukunft, la organo de la radikala burĝa-demokratio movado de Prusio. De ĝiaj fondinto Johann Jacoby kaj redaktisto Guido Weiß li transprenis la imagon pri la mememancipigo de la homoj kaj la unuecon de demokratio kaj socialaj reformoj. Baldaŭ li povis montri sian brilan ĵurnalistan talenton. Sed lia politikaj konvinkoj tiutempe plurfoje ŝanĝiĝis. Kialo estis miksaĵo inter temaj kaj personaj kvereloj kun aliaj, kio favorigitis ankoraŭ per la sensiveco de Mehring. Ekzemple en 1871 li forlasis la rondon de la demokratoj pro ties sinteno koncerne la Francia-Prusia Milito. Li raportis i.a. por la agentejoOldenberg'sches Korrespondenzbüro pri Reichstag-kunvenoj kaj kunsidoj de landaj parlamentoj kaj iĝis fakulo pri parlamentraportado. En 1874/75 li deĵoris por Frankfurter Zeitung kaj Die Wage de la demokratia politikisto Leopold Sonnemann. Mehring defendis la laboristan movadon kontraŭ reakcia propagandaĉo. Liaj historiaj kaj literaturkritikaj laboraĵoj estis influataj de Ferdinando Lasalo. La publicista kulmino en tiu tempo estis la en 1875 anonime aperinta skribaĵo Herr von Treitschke der Sozialistentödter.

Poste Mehring distanciĝis de la demokratia movado kiel ankaŭ de la socialdemokratio pro - ankaŭ ĉetribunale kontinuigita - kvereleto kun Sonnemann pro ties neklaraj negocaj aferoj. Ofendite Mehring komencis kontraŭbatali la politikan Maldekstron kaj publikigis la akre kontraŭsocialisman libron Die deutsche Sozialdemokratie, ihre Geschichte und ihre Lehre (1877). En 1879/80 li eĉ skribis por la jarlibroj Preußische Jahrbücher de Treitschke artikoloserion pri la Pariza Komunumo. Dum tiu-ĉi tempo li legis unuafoje verkojn de Karl Marx.

La okupiĝo pri la pensoj marksismaj, la indigno pri la rigoroza apliko de la leĝoj kontraŭsocialistaj (1878) kaj la kompreno ke socialaj reformoj faritaj de "desupre" laŭ la stilo de Otto von Bismarck ne vere funkcius, estis la kaŭzo por rea alproksimiĝo de Mehring al la burĝaj demokratiaj movadoj ekde 1882. Mehring estis ekde 1884 ĉefartikolskribanto de la liberala berlina ĵurnalo Volks-Zeitung kaj iĝis la plej decidita malamiko de la kontraŭsocialistaj leĝoj ene de la nesocialista tendaro. Estinte ekde 1887 amiko de Bebel kaj W. Liebknecht li pli kaj pli izoliĝis ĝis 1890 pro la ŝanĝiĝinta politika orientiĝo. Okaze de la kverelo kun la dramatisto kaj teatrokritikisto Paul Lindau, kie li pruvis la ekziston de subaĉetado inter teatroj kaj gazetaro, li por ĉiam rompis la ligojn al la eldonistoj de burĝaj ĵurnaloj.

En 1891 Mehring aniĝis al la socialdemokratoj. Li komencis skribi ĉefartikolojn por la semajngazeto Neue Zeit (1891-1912), iĝis ĉefredaktisto de Leipziger Volkszeitung (1902-07) kaj verkis krome por Vorwärts kaj Wahrer Jacob. Tiel li iĝis unu el la plej elstaraj ĵurnalistoj inter la socialdemokratoj. De la konsekvenca vidpunkto de historia materialismo li liveris en la verko Lessing-Legende (1893) kritikan analizon de la burĝaj legendoj pri la rolo de la Hohencolernoj: tio estis por la germana historiscienco komplete nova teorio pri la estiĝo de la brandenburgia-prusia ŝtato! En 1898 li eldonis la unuan volumon de Geschichte der deutschen Sozialdemokratie, kie li skribis ankaŭ pri siaj propraj spertoj kaj fruaj studoj tiurilataj. Ĝi estis vere pionira laboraĵo en la esplorado de la historio de germana laborista movado kaj determinis ties historian memkomprenon (antaŭ ĉio la adorsimila ŝatego de Lasalo). Inter la eldonitaĵoj de Mehring de tiuj jaroj elstarasla eldonaĵo Aus dem literarischen Nachlaß von Karl Marx, Friedrich Engels und Ferdinand Lassalle (1902). En 1910 Mehring publikigis Deutsche Geschichte vom Ausgange des Mittelalters. Per ekde 1885 jam planita biografio pri Marx - Karl Marx, Geschichte seines Lebens - finiĝis la historiaj verkoj de Mehring en 1918.

Graveco redakti

Per siaj redaktista laboro, verkado, estrado de Freie Volksbühne Berlin (1892-95) kaj instruisto ĉe partilernejo (1906-10) Mehring ege influis la vivon spiritan de la socialdemokratia partio. Dum la internaj kvereloj pri reviziismo li gvidis dum la dresdena partitago en 1903 la frakcion nereviziismeman. La gazeto Leipziger Volkszeitung faritis tiam de li grava publicista platformo. Ankaŭ liaj kvereloj kun ŝatantoj de reviziismo iĝis personaj, precipe pro ke kontraŭuloj de li argumentis i.a. per faktoj el la pli frua politika biografio de Mehring. Ekde ĉ. 1912 li havis pli kaj pli da problemoj kun la partiestraro kaj la partiplejmulto. Ties ideoj pri eksterparlamenta laboro, socialaj reformoj sen partoprenigo de la laboristo kaj pri la rolo de revolucio ne estis la samaj kiaj la liaj. Sekve ekde la eksplodo de la Unua mondmilito li estis kontraŭ multaj aliaj sampartianoj. En 1916 Mehring helpis fondi la Spartakus-grupon kaj arestitis dum kvar monatoj. En 1917 li kandidatis en Berlino anstataŭ la malliberigita Karl Liebknecht, sukcese. Sed li ne sukcesis dum la Reihstag-balotadoj. Mehring ankoraŭ kunpreparis la fondon de la Komunista Partio de Germanio en 1918/19. Trafite de la novaĵoj pri la murdo de Liebknecht kaj Roza Luksemburgo li mortis je la fino de januaro 1919.

Literaturo redakti

  • Thomas Höhle: Franz Mehring – Sein Weg zum Marxismus. Rütten & Loening, Berlin 1956. 2. verbesserte und erweiterte Aufl. 1958 enhavas sur la paĝoj 391-492 artikolojn de 1874-91, kiuj nenie alie troviĝas
  • Hans Koch: Franz Mehrings Beitrag zur marxistischen Literaturtheorie. Dietz, Berlin 1959 .Bibliografie der Werke und Schriften Mehrings S. 385–432.
  • Josef Schleifstein: Franz Mehring. Sein marxistisches Schaffen 1891–1919. Rütten & Loening, Berlin 1959.
  • Helga Grebing, Monika Kramme Franz Mehring. In Hans-Ulrich Wehler Deutsche Historiker, Band 5, Vandenhoeck und Ruprecht, Göttingen 1972, S. 73–94.
  • Mehring, Franz. In: Biographisches Wörterbuch zur Deutschen Geschichte. 2. Bd.. Francke, München 1974, ISBN 3-7720-1082-2, Sp. 1861–1862.
  • Glen Ronald McDougal: Franz Mehring: Politics and history in the Making of radical German social democracy 1869–1903. Columbia Univ., New York 1977.
  • Peter Kiefer: Bildungserlebnis und ökonomische Bürde. Franz Mehrings historische Strategie einer Kultur des Proletariats Peter Lang. Frankfurt am Main; Bern; New York 1986
  • Wilhelm Heinz Schröder: Sozialdemokratische Parlamentarier in den deutschen Reichs- und Landtagen 1867–1933. Biographien, Chronik und Wahldokumentation. Ein Handbuch. Droste, Düsseldorf 1995, ISBN 3-7700-5192-0, S. 609.
  • Manfred Asendorf: Mehring, Franz. In: Demokratische Wege. Deutsche Lebensläufe aus fünf Jahrhunderten, hrsg. von Manfred Asendorf und Rolf von Bockel: J. B. Metzler, Stuttgart/Weimar 1997, ISBN 3-476-01244-1, S. 421–422.
  • Hermann Weber, Andreas Herbst: Mehring, Franz. In: Deutsche Kommunisten. Biographisches Handbuch 1918 bis 1945. 2., überarb. und stark erw. Auflage. Karl Dietz Verlag, Berlin 2008, ISBN 978-3-320-02130-6.

Eksteraj ligiloj redakti