Leopoldo la 2-a (Belgio)

reĝo de Belgio
(Alidirektita el Leopoldo la 2-a de Belgio)

Leopoldo la 2-a, denaske Louis Philippe Marie Victor de Saksio-Koburgo-Gotao (naskita la 9-an de aprilo 1835 en Bruselo; mortis la 17-an de decembro 1909) estis la dua Reĝo de la belgoj, ekde la morto de sia patro, Leopoldo la 1-a, la 10-an de decembro 1865, ĝis sia morto.

Leopoldo la 2-a
2-a Reĝo de la belgoj
Persona informo
Léopold II de Belgique
Naskonomo Léopold Louis-Philippe Marie Victor de Saxe-Cobourg-Gotha
Naskiĝo 9-an de aprilo 1835 (1835-04-09)
en Bruselo
Morto 17-an de decembro 1909 (1909-12-17) (74-jaraĝa)
en Laken
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Royal Crypt vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Subskribo Leopoldo la 2-a (Belgio)
Familio
Dinastio dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio vd
Patro Leopoldo la 1-a de Belgio vd
Patrino Ludovikino el Orleano vd
Gefratoj Karolino de Meksiko • Filipo de Belgio • Ludoviko FIlipo, Kronprinco de Belgio • Georg von Eppinghoven • Arthur von Eppinghoven • stillborn son von Sachsen-Coburg und Gotha vd
Edz(in)o Maria Henrietta de Aŭstrio • Caroline Lacroix vd
Infanoj Princess Louise of Belgium • Prince Leopold, Duke of Brabant • Princino Stefanino el Belgio • Klementino de Belgio • Lucien Philippe Marie Antoine Delacroix Durieux • Philippe Henri Marie Francois Delacroix Durieux vd
Profesio
Okupo monarko vd
Aktiva en Bruselo vd
Reĝo de la belgoj
Dum 18651909
Antaŭulo Leopoldo la 1-a, lia patro
Sekvanto Alberto la 1-a, lia nevo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopoldo edziĝis al Maria Henrietta de Aŭstrio kaj havis kun ŝi kvar gefilojn:

  • Louise, 1858 - 1924
  • Leopold, 1859 - 1869
  • Stefanie, 1864 - 1944
  • Clementine, 1872 - 1955

Post mortiga akcidento de lia sola filo Leopold en 1869 lia frato Filipo iĝis tron-heredonto, sed ankaŭ li mortis, en 1905, antaŭ la reĝo. Tial posteulo de Leopoldo la 2-a iĝis lia nevo Alberto, filo de Filipo.

Leopoldo la 2-a havis la reputacion de elstara diplomato kaj negocisto; li iĝis konata precipe pro sia "privata" kolonio "Libera Ŝtato Kongo", kiun li en 1884 dekretis sia privata posedaĵo kaj kiu estis 70 fojoj pli granda ol Belgio. En 1908 la belga registaro aneksis la ŝtaton kaj nomis ĝin Belga Kongo (nuna Demokratia Respubliko Kongo). En la intertempo Leopoldo riĉigis sin per eksporto de eburo kaj kaŭĉuko, por kio li establis teroran reĝimon kun sklaveco, forhako de manoj kaj kapumado.

Kvin tagojn antaŭ sia morto Leopoldo edziĝis kun baronino Blanche Delacroix, kun kiu li jam havis du filojn, kiujn li preferis al la filinoj de sia unua edzino. Pro tio kaj pro lia krima ekspluatado de Kongo li tiutempe estis malŝatata de preskaŭ ĉiuj.

Viktimoj redakti

Varias la taksoj pri la nombro de viktimoj: La brita diplomato Roger Casement parolas pri 3 milionoj en 12 jaroj, Peter Forbath taksas minimume 5 milionojn[1], Adam Hochschild 10 milionojn[2], kaj laŭ Encyclopedia Britannica la loĝantaro malkreskis de 20 ĝis 30 milionoj al nuraj 8 milionoj.

Tamen, aŭtoroj, kiuj atentigas pri la manko de fidindaj demografiaj datumoj estas pridubataj de aliaj, kiuj nomas ilin minimaligistoj kaj agnostikuloj[3]. Ĉar la unua censo de la kongola loĝantaro okazis en 1924, ekzistas konsento inter historiistoj ke ne eblas preciza takso de la malkresko de la loĝantaro aŭ la nombro de mortoj [35]. Tamen menciindas ke estis belgoj kiel Emile Vandervelde, Georges LorandFélicien Cattier[4] kiuj vere malkonsentis kun la koloniado siatempe; sed neniu el ili ricevis honoron pere de stratŝildo kiu portas ilian nomon[5]. La belga verkisto David Van Reybrouck nomis la konkeradon, okupadon kaj koloniigon veran hekatombo.

Bibliografio redakti

  • (nl) Etambala Mathieu Zana, Veroverd. Bezet. Gekoloniseerd. Congo 1876-1914 (Konkerita. Okupita. Koloniigita. Kongo 1876-1914), 2020
  • (en, fr, nl) Van Reybrouck, Congo: The Epic History of a People. Fourth Estate, London (2014). ISBN 978-0-00-756290-9.
  • Respondo al 'The King, the Cardinal and the Pope: Leopold II's genocide in the Congo and the Vatican', Journal of Genocide Research, 2003
  • Vanthemsche, Europe and the world in European historiography, Pisa University Press, Pisa (2006), “The Historiography of Belgian Colonialism in the Congo”, 89–119.
  • Dumoulin, Léopold II, un roi génocidaire? (Leopoldo la 2a, ĉu genocida reĝo?). Académie Royale de Belgique, Bruselo, 2005, ISBN 978-2-8031-0219-8.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Forbath, The River Congo: The Discovery, Exploration, and Exploitation of the World's Most Dramatic River, 1991 (Paperback). Harper & Row (oktobro 1977). ISBN 0-06-122490-1.
  2. (en) Hochschild, King Leopold's Ghost: A Story of Greed, Terror, and Heroism in Colonial Africa (2006), 225–33. ISBN 978-1-74329-160-3.
  3. (en) Towards a History of Mass Violence in the Etat Indépendant du Congo, 1885–1908. South African Historical 62 (4), 2010
  4. (nl) Davy nVerbeke, De onafhankelijkheid van Belgisch Congo. Het begin van een geschiedenis, paĝo 37 (pdf). (La sendependeco de la Belga Kongo. La komenco de historio), Universiteit Gent, 2011
  5. (nl) Mathieu Zana Etambala, Longoma loya, lola lokwa, Radio 1