Lili Ország [orsAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ország Lili estis hungara pentristo, ilustristo. Ŝia origina familia nomo estis Oesterreicher ĝis 1948, ŝia geedziĝa nomo estis Majlát Györgyné.

Lili Ország
Persona informo
Naskonomo Oesterreicher Lili
Naskiĝo la  8-an de aŭgusto 1926(nun 1926-08-08)
en Ĉeĥoslovakio Užhorod (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 1-an de oktobro 1978
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét, 19/3-1-41 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungaraĉeĥaslovakagermanaanglaitalahebrea
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Hungara Belarta Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
grafikisto
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Lili Ország [1] Arkivigite je 2018-07-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1926 en Užhorod (Ĉeĥoslovakio) (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), ŝi mortis la 1-an de oktobro 1978 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Lili Ország devenis el juda familio, ŝi apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Ŝi abiturientis en sia naskiĝurbo en 1944, sed pli frue ekde 1937 ŝi desegnadis. Ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1950 kaj ŝi edziniĝis. Ŝia ĉefinstruisto estis István Szőnyi, aliaj instruistoj estis Róbert Berény kaj Lajos Szentiványi (pentristo). Post siaj studoj ŝi laboris en Pupteatro (Budapeŝto) 4 jarojn kiel kreinto de pupoj kaj dekoraciisto. Inter 1954 kaj 1960 ŝi ne havis laborejojn, sed ŝi ilustradis librojn. Ekde 1960 ĝismorte ŝi estis dekoraciisto kaj kostumisto en la Pupteatro. Kelkfoje ŝi faris studvojaĝojn al Bulgario, Prago, Italio.

El solaj ekspozicioj

redakti

El kolektivaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti
  • Baromfiudvar, 1948
  • Kislány fal előtt, 1955
  • Börtön és oltár, 1959
  • Jeruzsálem fala, 1966
  • Ikarosz, 1974
  • Fekete kép ősi jellel I., 1978

Fontoj

redakti