Malfermi la ĉefan menuon

Linda Amantova (naskiĝis la 3-an de marto 1980(nun 1980-03-03), do nun 39-jara), pli konata je sia sceneja nomo Anmary, estas latva kantistino. Ŝi reprezentis Latvion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.

Anmary
220px
Bazaj informoj
Naskonomo Linda Amantova
Alie nomata Anmary
Naskiĝo 3-an de marto 1980 (1980-03-03) (39-jara)
en Gulbene
Profesio soloa kantisto
Instrumentoj kanta voĉo
Aktivaj jaroj 2003 ĝis nun
Information icon.svg
vdr

Linda Amantova sukcese finis studon en la Latvia Muzika Akademio Jāzeps Vītols. Ŝi partoprenis en la televida programo "Talantu Fabrika 2" (do "fabriko de talentoj"), kiun ŝi finis per dua pozicio. Post tio ŝi partoprenis en variaj muzikaj projektoj, publike kantis en la muzikalo West Side Story laŭ la samnoma filmo kun muziko de Leonard Bernstein, kaj estis gvida kantistino por la grupoj Sunny Sense kaj Mash Mash. D-ro Christoph Schönherr, komponisto kaj profesoro en la Hamburga Altlernejo de Muziko kaj Teatro, elektis ŝin por sola voĉo en lia verkaĵo Magnificat, kiu kun la Hamburga Simfonia Orkestro prezentiĝis en Germanio, Hispanio, Francio kaj Belgio. Ŝi plu studas kaj perfektigas sian kantan voĉon, kaj nun laboras kiel instruisto pri kantado.

Eksteraj ligilojRedakti