Linda Buck

usona biologo

Linda Brown BUCK [linda bak], (naskiĝis la 29-an de januaro 1947) estas usona biologo. En 2004 ŝi partigis kune kun Richard Axel [aksl] la Nobelpremion pri fiziologio aŭ medicino, pro ilia laboro pri flaraj perceptiloj.

Linda Buck
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Linda Buck 2015 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1947 (1947-01-29) (76-jara)
en Seatlo, Vaŝingtonio, Flag of the United States (1912-1959).svg Usono
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Vaŝingtonio • University of Texas Southwestern Medical Center • Roosevelt High School [#]
Familio
Edz(in)o Roger Brent [#]
Profesio
Okupo biologo • neŭrosciencisto • universitata instruisto • kuracisto [#]
Laborkampo penisoneŭroscienco [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Buck naskiĝis en Seattle, Vaŝingtonio, Usono en 1947. Ŝi bakalaŭriĝis en 1975 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Seattle, kaj doktoriĝis pri imunologio ĉe la Universitato de Teksaso (Sud-okcidenta Medicina Centro), en Dallas. Ŝi laboris post-doktoriĝe ĉe Universitato Kolumbio, Nov-Jorko sub la direktado de Axel.

En 1991 Buck kaj Axel klonigis flarajn perceptilojn, montrante ke ili apartenas al la familio de G-proteino-kuplitaj perceptiloj. Analizante ratan DNA, ili taksis, ke estas proksimume milo da malsamaj genoj por flaraj perceptiloj en la mamula genaro. Tiu esplorado malfermis la pordon al gena kaj molekula analizo de la mekaniko de flaro.

Ŝiaj nuntempaj esploradoj temas unuparte pri kiel feromonoj kaj odoroj estas kaptataj de la nazo kaj interpretataj de la cerbo; kaj duaparte pri la aĝiĝado de Caenorhabditis elegans, fadenvermo ofte studata de sciencistoj, ĉar ĝi estas unu el la plej simplaj organismoj, kiuj havas nervan sistemon.

FontindikojRedakti

  • Buck L, Axel R. A novel multigene family may encode odorant receptors: a molecular basis for odor recognition. Cell 1991;65:175-87. PMID 1840504.

Eksteraj ligilojRedakti