Lipót Aschner [aŝner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aschner Lipót estis hungara negocisto, fabrikestro, mecenato.

Lipót Aschner
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1872 (1872-01-27)
en Nové Sady
Morto 18-an de januaro 1952 (1952-01-18) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungaragermanaanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Lipót Aschner
Okupo
Okupo entreprenistoĉefa afergvida oficisto
vdr

Lipót Aschner [1] naskiĝis la 27-an de januaro 1872 en Hungara reĝlando en Assakürt (nuntempa Nové Sady en Slovakio). Li mortis la 18-an de januaro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lipót Aschner devenis el juda familio. Li frue estis komercisto. En 1896 li venis al Budapeŝto kaj li eklaboris en fabriko. Paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn, fine li establis propran fabrikon "Tungsram" produktanta elektrajn lampojn. Tie laboris ekzemple Imre Bródy, Pál Selényi, Zoltán Bay, Károly Simonyi, Tivadar Millner, Ernő Winter. En 1936 Tungsram produktis 20 milionojn da lampojn. Aschner donacis monojn por edukado, sportoj, tiam sendependa urbo Újpest. En 1944 Gestapo portis lin al Mauthausen, sed Tungsram kontraŭ mono liberigis lin kaj li pluvivis en Ĝenevo. En 1947 li hejmenvenis pro garantio de Sovetunio kaj spite la ŝtatiĝon de la fabriko li estis direktoro (ne posedanto!).

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

 
Memortabulo pri Lipót Aschner
 
Memortabulo pri Lipót Aschner