Lisa Tetzner

(Alidirektita el Lisa TETZNER)

Lisa TETZNER [liza tecner] (naskiĝis la 10-an de novembro 1894, mortis la 2-an de julio 1963) estis germana verkistino.

Lisa Tetzner
Persona informo
Lisa Tetzner
Naskiĝo 10-an de novembro 1894 (1894-11-10)
en Zittau
Morto 2-an de julio 1963 (1963-07-02) (68-jaraĝa)
en Carona TI
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Lisa Tetzner
Familio
Edz(in)o Kurt Held vd
Profesio
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo • poeto vd
Aktiva en Bazelo vd
Aktiva dum 1914–1963 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lisa Tetzner naskiĝis en Zittau, Saksio. Kiel junulino ŝi vizitis kursojn de voĉa trejnado kaj parolado. En la jaro 1917 ŝi konatiĝis kun la eldonisto Eugen Diederichs, kiu publikigis kolektojn de fabeloj kaj instigis ŝin al plurjara turneo tra Germanio kiel fabelrakontistino. En 1919 ŝi publikigis sian unuan verkon Vom Märchenerzählen im Volk, en kiu ŝi priskribis siajn spertojn kiel rakontistino.

En la jaro 1924 ŝi edziniĝis al la politike maldekstra verkisto Kurt Held. En 1933 la paro fuĝis de la nazioj al Svislando. De 1937 ĝis 1957 Lisa Tetzner instruis profesiecan paroladon en la universitato de Basel. Ŝi mortis en Lugano, Svislando.

La verkaro de Lisa Tetzner konsistas ĉefe el infanlibroj, el kiuj menciiendas la romanciklo Erlebnisse und Abenteuer der Kinder aus Nr. 67 : Odyssee einer Jugend. La naŭvoluma verko aperis inter 1933 ĝis 1949 kaj pritemis la travivaĵojn de junuloj dum la faŝismo en Germanio. Ŝi krome verkis rakontojn por plenkreskuloj kaj eldonis kolekton de fabeloj el la tuta mondo: Die schönsten Märchen der Welt für 365 und einen Tag (1924).

Eksteraj ligiloj redakti