Loïc Wacquant (naskiĝinta en 1960 en Montpellier) estas franca sociologo, antropologo, ekonomikisto kaj universitata profesoro je la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kiu precipe verkas pri malriĉeco kaj etna marginaligo, la efikoj de la novliberalismo por la sociala politiko kaj la puna sistemo, malriĉaj urbopartoj en Usono, Eŭropo kaj Sud-Ameriko, la ligiloj inter geto kaj malliberejo kaj la signifo de la homa korpo. Li ĉefe laboras de vidpunkto de la adaptita sociologio de Pierre Bourdieu, sed estas ankaŭ influita fare de Karl Marx kaj Max Weber.

Loïc Wacquant
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
en Monpeljero
Lingvoj francaangla
Ŝtataneco Francio
Alma mater HEC ParisUniversitato de ĈikagoUniversité Paris-NanterreUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo antropologo • sociologo • universitata instruisto
vdr

Wacquant estas ankaŭ ŝatokupa boksisto kaj uzis lian boksadon por skribi etnografion pri la afrik-usona vivo en geto de Ĉikago.

Geto, hipergeto kaj anti-geto redakti

Wacquant distingis inter tri tipoj de malriĉaj urbopartoj. La geto estas aparta parto por socie unu etna grupo, enhavante diversajn ekonomiajn klasojn de tiu grupo. Rezultante ĝi havas siajn proprajn kompleksajn socialajn strukturojn kaj instituciojn. La hipergeto estas la rezultinta produkto de la geto post la ekonomia emancipiĝo de la riĉaj kaj riĉetaj membroj de unu etna grupo kaj nun enhavas la plej malriĉajn homojn en etna grupo. Ĝi perdis siajn kompleksajn strukturojn, kiu malfaciligas estontan emancipiĝon. Laŭ Wacquant la hipergeto estas precipe usona fenomeno en la okcidenta mondo. La anti-geto estas etne diversa loko en kelkaj eŭropaj urboj, kie mankas la solidareco de la geto kaj la hipergeto, sed estas pli emancipiĝanta ol la geto kaj la hipergeto.

Politiko redakti

Wacquant estas subtenanto de la franca Socialista Partio, sed kritikas la nunan politikon de la partio, kiun li konsideras tro dekstra kaj ne sufiĉa por malriĉuloj.