Lodewijk Meyer

Lodewijk MEYER (ankaŭ Meijer) (baptita en 18a de Oktobro 1629, Amsterdamo – entombigita en 25a de Novembro 1681, Amsterdamo) estis nederlanda kuracisto, klasika fakulo, tradukisto, leksikografo, kaj dramaturgo. Li estis radikala sekvanto de la Klerismo kiu estis unu el la plej elstaraj membroj de la cirklo ĉirkaŭ la filozofo Benedictus de Spinoza.[1][2]

Lodewijk Meyer
Persona informo
Aliaj nomoj Lucius Antistius Constans • Pseudo-Spinoza
Naskiĝo 18-an de oktobro 1629 (1629-10-18)
en Amsterdamo
Morto 25-an de novembro 1681 (1681-11-25) (52-jara)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo tradukisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Jan van der Heyden: Vido de Oudezijds Voorburgwal kun la konstruaĵo Oude Kerk, Amsterdamo, 1670. Bierkaai (bierkajo) kie Meyer estis naskiĝinta en 1629.
(Anonima, Lodewijk Meijer): Philosophia S. Scripturae interpres, "1674". Publikigita en unu libro kune kun la tie ankaŭ anonima verko de Benedictus de Spinoza Tractatus theologico-politicus. Aldonite manskribe: "Benedicto de Spinosâ".
Lodewijk Meyer: De materia, ejusque affectionibus motu, et quiete, disertacio en la Universitato de Leiden, 1660.

Li publikigis anoniman verkon, nome Philosophia S. Scripturae Interpres.[3] Ĝi estis dekomence atribuita al Spinoza, kaj okazigis furion inter predikistoj kaj teologoj, pro sia postulo ke la Biblio estas en multaj lokoj neklara kaj ambigua; kaj ke filozofio estas la nura kriterio por la interpretado de tiaj konfuzejoj en tiaj partoj. Tuj post la morto de Meyer liaj amikoj montris, ke estis li la aŭtoro de la verko, kiu estis malpermesita.[4]

VerkojRedakti

  • 1660:
  • 1664 kun Benedictus de Spinoza kaj Pieter Balling: Renatus Des Cartes Beginzelen der wysbegeerte, I en II deel, na de meetkonstige wijze beweezen door Benedictus de Spinoza ... : mitsgaders des zelfs overnatuurkundige gedachten, in welke de zwaarste geschillen ..., kortelijk werden verklaart, Amsterdam: Jan Rieuwertsz. boekverk. in de Dirk van Assensteegh, en 't Martelaars-boek, 1664. (kun prefaco de Meyer.)
  • 1666:
    • Kun Benedictus de Spinoza: Philosophia S. Scripturæ interpres: exercitatio paradoxa, in quâ, veram philosophiam infallibilem S. Literas interpretandi normam esse, apodicticè demonstratur, & discrepantes ab hâc sententiæ expenduntur, ac refelluntur ..., Eleutheropoli [= (Grieks) "Freetown"]: nekonata publikiganto, 1666.
    • tradukita: Lodewijk Meyer. (2005) Philosophy as the interpreter of Holy Scripture (1666), Marquette Studies in Philosophy 43. Milwaukee: Marquette University Press. ISBN 0874626668. tradukita de Philosophia S. Scripturae Interpres
  • 1668: L. Meijers Ghulde vlies: treurspel, Amsterdam: Jacob Lescailje, 1668
  • 1669 : L. Meijers woordenschat: in drie deelen ghescheiden, van welke het I. bastaardtwoorden, II. konstwoorden, III. verouderde woorden beghrijpt., Amsterdam: weduwe van Jan Hendriksz. Boom, 1669
    • 1688: L. Meijers woordenschat: verdeelt in 1. Bastaardt-woorden. 2. Konst-woorden. 3. Verouderde woorden., Amsterdam: Jeronimus Ratelband, 1688?, 1745
  • 1677, tradukita de Meyer de Antoine Le Métel d'Ouville: Het spookend weeuwtje, blyspél, Amsterdam: Albert Magnus, 1677
  • 1678, tradukita de Meyer de Jean Racine: Andromaché. Treurspel., Amsterdam: Izaak Duim, bezuiden het Stadhuis, 1678(?), 1744.

NotojRedakti

  1. Meyer, Lodewijk - The Spinoza Web. Alirita 2020-05-13.
  2. Lagrée, Jacqueline. (2001) Ad captum auditoris loqui: theology and tolerance in Lodewijk Meyer and Spinoza, Mededelingen vanwege het Spinozahuis ; 79 (angle). Delft: Eburon. ISBN 978-90-5166-847-6.
  3. Meyer[rompita ligilo] en WorldCat katalogo.
  4. Meyer Spinoza | University Press | Marquette University. Alirita 2020-05-13.