Lucien Lévy-Bruhl

Lucien LÉVY-BRUHL, naskiĝinta 1857 - mortinta 1939 franca homologisto. Li interalie restas konata pro lia tezo - en Les fonctions mentales dans les sociétés inférieures (la mensaj funkcioj ĉe la malsuperaj socioj), 1910 - laŭ kiu la homoj en la tiam tielnomataj malsuperaj gentoj havis mensan funkciadon draste malsimila al tiu de la "civilizaj", modernaj okcidentuloj, kiun li priskribis kiel antaŭ-logika (ne obeante je ĉiuj postuloj de strikta logiko) kaj mistika (bazita sur sento de partoprenado en la objekto pensata). Ne interkonsentis kun li Maurice Leenhardt. Finfine Lévy-Bruhl ŝanĝis sian opinion: en liaj lastaj notoj, postmorte eldonitaj, li konkludis, ke :" estas mistika pensmaniero pli forta kaj pli facile videbla ĉe la pragentoj ol en niaj socioj, sed ĉeestante en ĉiu homa spirito." kaj : "tiuj spiritoj (t. e. de la pragentoj) ne malsamas kun la niaj rilate la logikon, ne nur ja en siaj strukturoj, sed ankaŭ en efektivigaĵoj de iliaj agadoj (praktiko, teĥniko, parolo, nombrado, ktp)". Kaj ankaŭ:"tiun tielnomatan pragentan pensmanieron ni trovadas konstante ĉirkaŭ ni, kaj eĉ en ni....kvazaŭdire "tio reŝosas" ĉiam, tio konsistigas ion fundamentan kaj nedetruigeblan en la homa naturo".

Lucien Lévy-Bruhl
Persona informo
Lucien Lévy-Bruhl
Naskiĝo 10-an de aprilo 1857 (1857-04-10)
en Parizo
Morto 13-an de marto 1939 (1939-03-13) (81-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Sorbono vd
Familio
Infanoj Henri Lévy-Bruhl vd
Profesio
Okupo antropologo • filozofoverkistosociologo • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofioantropologio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eksteraj ligiloj redakti