Lucile GRÉTRY oficiale enskribita kiel Lucile Angélique Dorothée Louise GRÉTRY (la 15-an de julio, 1772 en Parisomarto 1790) estis franca komponisto.

Lucile Grétry
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1772 (1772-07-15)
Morto 1-an de marto 1790 (1790-03-01) (17-jaraĝa)
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro André Grétry
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi estis la dua filino de la pentristino Jeanne-Marie Grandon kaj la fama komponisto André Grétry (1741–1813), kiu havis grandan sukceson en Parizo kiel komponisto de komikaj operoj kaj recitativaj komedioj en la jardekoj antaŭ la Franca Revolucio. Ŝi fariĝus konata kiel Lucile Grétry, laŭ la nomo de la heroino de la sukcesa opero verkita de sia patro, la komedio “Lucile”, unuafoje prezentita en 1769. La patro edukis ŝin kaj instruis al ŝi kontrapunkton kaj deklamadon, dum Jean-François Tapray instruis al ŝi harmonion.

André Grétry prezentis sian filinon al la kortego de Versailles, kie ŝi konatiĝis kun la reĝino Marie-Antoinette. La patro de Lucile estis escepta por sia tempo laŭ sia pensmaniero rilate al virinoj. Li defendis la kreivecon de virinoj, proklamante ke ili povis posedi genion en iu ajn kampo. Grétry karakterizis sian filinon Lucile kiel "bildon de virina sentemeco kaj genio, kunligita kun forta volo komponi".

Lucile Grétry verkis du komikajn operojn por la teatro Comédie-Italienne. La unua, “La Geedziĝo de Antonio” (Le mariage d'Antonio) (1786), sub la libreto de Alexandre-Louis Robineau, estis verkita kiam ŝi estis apenaŭ dekkvar jaraĝa. Lucile verkis tiun operon kiel la kontinuecon de la plej fama teatraĵo de lia patro, “Leonkora Rikardo” (Richard Coeur-de-lion) (1784).

Ŝi komponis la voĉajn partojn, same kiel la baslinion kaj la harpan akompanon. La inkludo de la harpo elektita de Lucile en sia komponaĵo estas emblema, ĉar laŭ Letzter kaj Adelson, en Parizo tiutempe  "por virina dececo, neniu instrumento povis konkuri kun la harpo".

La kontribuo de ŝia patro al opero, kiun li poste reĝisoris, rilatis al la orkestra partituro. Li aranĝis la harpoparton por plena orkestro, ebligante la teatran prezentadon. Li ankaŭ faris kelkajn modifojn en la nombro de la ensemblo. La kompleta partituro de “La geedziĝo de Antonio” estis publikigita kaj premierita en 1786 kun tre bona akcepto de kritikistoj kaj de la spektantaro. Multaj muzikrecenzistoj komentis la freŝecon de la komponaĵo. La opero restis en la repertuaro de la teatro dum 5 jaroj kaj 47 prezentadoj inter 1786 kaj 1791, dum la tumulta Franca Revolucio.

La dua opero komponita de Lucile Grétry estis Toinette et Louis sub libreto de Patrat; ĝi estis prezentita en 1787, sed ne havis tian sukceson. La partituro kaj la libreto nun estas perditaj.

La frua geedziĝo de Lucile Grétry estis malfeliĉa, krom ke ŝi kaj ŝiaj du fratinoj estis kontaĝitaj de tuberkulozo kio kaŭzis ilian tre junan morton: la promesplena kariero de Lucile Grétry estis tranĉita en la aĝo de dek sep.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 114 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Operoj redakti

  • Le mariage d'Antonio (comédie mêlée d'ariettes, premiero 29 julio 1786; libreto de Alexandre-Louis Robineau, sub la pseŭdonimo "Madame de Beaunoir")
  • Toinette et Louis (divertissement mêlée d'ariettes, premiero kaj nura prezento la 22-an de marto 1787; libreto de Patrat; ambaŭ partituro kaj libreto estas perdita)

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti