Sorengo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Lucino)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sorengo (stacidomo) kaj Sorengo Laghetto (stacidomo).

Sorengo estas politika komunumo de la Komunumaro Vezia en la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino (Svislando).

Sorengo
Blazono de Sorengo
Blazono de Sorengo
Blazono de Sorengo
Sorengo
Sorengo
Franklin Kolegio en Sorengo
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  45° 59′ 59″ N 8° 56′ 18″ O / 45.99972 °N, 8.93833 °O / 45.99972; 8.93833 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 59″ N 8° 56′ 18″ O / 45.99972 °N, 8.93833 °O / 45.99972; 8.93833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1709
Areo 0,85 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 6924
Komunumkodo 5225
Mapo de Sorengo
Mapo de Sorengo
Mapo de Sorengo

Geografio redakti

Sorengo estas ĉirkaŭita de tri flankoj de la urbo Lugano, de kies aglomeraĵo ĝi formas integritan parton. En ĝia sudokcidento situas la Lago de Muzzano. La komplete urbeca komunumo konsistas el la kvartaloj Sorengo, Cortivallo, Lucino, Cremignone, San Grato kaj la kvartalo de la kliniko Sant'Anna[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,85 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 20,7% servas por agrikulturo kaj 60,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

Sorengo en nordokcidento, nordo, oriento kaj sudo limas al la komunumo kaj urbo Lugano. Nur en sudoriento ĝi limas al Collina d’Oro kaj en suddokcidento al Muzzano.

Trafiko redakti

Tra Sorengo pasas la ĉefvojo nomita Via Ponte Tresa, kiu kondukas de la urbocentro de Lugano Tra Sorengo kaj Muzzano al Ponte Tresa. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭotovjo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas 1,5 kilometrojn sude de la komunumo. Al la publika transportreto estas konektita pere de du haltejoj ĉe la trama etspura fervojo de Lugano al Ponte Tresa.

Gravaj institucioj redakti

La plej grava loka institucio estas kliniko Sant'Anna (Sankta Ana), kiu havas gravan departementon pri akuŝado, en kiu naskiĝas pli ol 800 infanoj jare (pli ol 50.000 de la ekaktiviĝo en 1934). Ek de 1965 la privata universitato Franklin College Switzerland havas sian sidejon en Sorengo.

Konataj personoj redakti

En Sorengo vivis aŭ de ĝi devenas tuta serio da famaj personecoj. Inter ili:

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Sorengo datiĝas el la jaro 1189 kiel Sourengo. En la jaro 1189 la katedrala kapitolo Sankta Lorenco de Lugano akiris la interezrajtojn en Sorengo. En la malfrua mezepoko la Monaĥejo San Abbondio en Como kaj ek de 1265 la katedralkapitolo de Como posedis bienojn en Sorengo. En la jaro 1298 Sorengo estis la unuan fojon menciita kiel komunumo. En la 16-a ja 17-a jarcento Sorengo interŝanĝe kun Lugano kaj Loreto estis la kunsidejo de la Konsilio de la Valo de Lugano. Ĝis 1776, kiam ĝi fariĝis memstara paroĥo, Sorengo apartenis al la Paroĥo Lugano. [3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti