Luterana preĝejo (Mencshely)
La Luterana preĝejo estas religia historia monumento, la plej malnova konstruaĵo de vilaĝo Mencshely (Hungario).
Luterana preĝejo de Mencshely | |
---|---|
La luterana preĝejo en Mencshely
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mencshely |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | iam romaniko, poste baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Historio redakti
Katolika romanika kirko estis konstruita en tiu loko en la 12-a aŭ 13-a jarcentoj, la unua mencio okazis en 1333. En la 16-a jarcento la fideluloj iĝis grandparte luteranoj kaj ili akiris la katolikaj preĝejon en 1721. Dum la kontraŭturkaj bataloj ĝi restis netuŝebla, tamen estis necesa la renovigaj laboroj, ili okazis en la 1730-aj kaj 1760-aj jaroj. Ankaŭ la kalvinanoj uzis ĉi tiun kirkon longe. En 1791 la luteranoj pligrandigis la preĝejon, post 5 jaroj oni konstruis tureton. La nun videbla kvadrata turo estis konstruita en 1810. Post falo de la Hungara revolucio de 1848 la preĝejo estis kaŝejo por edzino kaj filoj de Lajos Kossuth. En 1957 dum restaŭradoj oni trovis la mezepokajn fenestrojn kaj pordon.
Konstruaĵo redakti
La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto, tamen la ĉefenirejo estas alirebla rekte (sen tra la korto). En la korto troviĝas ankaŭ domo de la fideluloj kaj monumento (farita en 1997) de pastro, kiu longe estis en malliberejo pro la luteranismo. En la fasado la turo plene reliefas meze. Ĝuste tie funkcias la enirejo. Malantaŭ la turo la simpla navo etendiĝas. Interne la galerio etendiĝas en 3 lateroj. La predikejoaltaro (la du objektoj estis unuigitaj) estis farita en 1837.
Fontoj redakti
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- [1]
- [2][rompita ligilo]
- [3]